Fine de 2021 en la komunumo vivis 258 loĝantoj sur areo de 3,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 77 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoAvesnes-sur-Helpe (franceArrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlandeArrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantonoAulnoye-Aymeries.
Bettrechies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikajsablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Bettrechies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bettrechies etendiĝas sur 3,36 km².
La 26-an de novembro1934, je 20:35 loka horo, falis proksime al la belga landlimo 18-kilograman meteorito. 9-kilograma fragmento de ĝi hodiaŭ videblas en la muzeo pri natura historio de Lillo.