Bernino (distrikto)

La distrikto Bernino (en la itala lingvo Distretto di Bernina) estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 4667 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Bernino.

Distrikto Bernino
Lago de Poschiavo
Mapo de la distrikto Bernino
Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono
ĈeflokoBernino
Geografia situo803171 / 134991 (mapo)46.33555610.07777846° 20′ N, 10° 5′ O; CH1903: 803171 / 134991 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj4667  (2009-12-31)
Areo237,30 km²
Loĝantardenseco19,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1822
vdr

Geografio

La distrikto Bernino konsistas el la du itallingvaj komunumaroj kaj komunumoj Brusio kaj Poschiavo, kiuj situas sude de Berninopasejo. La valon, kiun formas tiuj du komunumoj senakvigas la rivereto Poschiavino, alfluanto de Adda. En la centro de la valo sur la limo de la du komunumaroj situas la Lago de Poschiavo.

Trafiko

Tra la distrikto kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 29 de Berninopasejo al Poschiavo. Al la publika transportreto la distrikto estas konektita per la berninolinio de Retia Fervojo, kiu ekde la 7-a de julio 2008 estas monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Komunumoj de la distrikto Bernino

La distrikto Bernino konsistas (stato en 2011) el 2 komunumaroj, kiuj ambaŭ konsistas el po unu sola komunumo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Brusio114646.293551
Totale1114646,29
BlazonoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Poschiavo3521191.013561
Totale13521191,01

Historio

La distrikto Bernino estis kreita surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj