Bernardino de Siena

kristana sanktulo

Bernardino de Siena (naskiĝis la 8-an de septembro 1380, mortis la 20-an de majo 1444) estis itala pastro kaj misiisto franciskana. Li estis sistemigisto de ekonomia skolastikismo. Lia populara predikado igis lin konata jam dum sia vivo, kvankam li ofte agitis kontraŭ sorĉado, vetludado, infanmurdado, sorĉado, gejeco, judoj kaj uzuro. Bernardino poste estis kanonigita de la Katolika Eklezio kiel sanktulo, kaj li ankaŭ estas nomata "la Apostolo de Italio" - pro siaj klopodoj revivigi la katolikan fidon de la lando dum la 15-a jarcento.

Sankta
Bernardino de Siena
Sanktulo, Apostolo de Italio
Persona informo
Bernardino da Siena
NaskonomoBernardino degli Albizzeschi
Naskiĝo8-an de septembro 1380 (1380-09-08)
en Massa Marittima, Respubliko Sieno,  Sankta Romia Imperio
Morto20-an de majo 1444 (1444-05-20) (63-jaraĝa)
en La-Aglo, Reĝlando de Napolo,  Sankta Romia Imperio
TomboMausoleo di San Bernardino Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika ekleziokatolikismo vd
Lingvojitalalatina vd
ŜtatanecoSieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Sieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoteologo
regula kleriko
pastro
religiulo
romkatolika kleriko
predikisto
konfesanto
ordenpastro
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata enKatolika Eklezio
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia festotago estas la 20-a de majo. Unu lia novico estis sankta Giovanni da Capestrano.