Bernard Le Bouyer de Fontenelle

Bernard Le Bouyer de FONTENELLE (naskiĝinta la 11-an de februaro 1657 en Rueno, mortinta la 9-an de januaro 1757 en Parizo) estis franca verkisto. Li estis la nevo de Corneille.

Bernard Le Bouyer de Fontenelle
Persona informo
Bernard Le Bouyer de Fontenelle
Naskiĝo11-an de februaro 1657 (1657-02-11)
en Rueno
Morto9-an de januaro 1757 (1757-01-09) (99-jaraĝa)
en Parizo
TomboPreĝejo de Sankta Roĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materLycée Pierre-Corneille (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
ParencojPierre Corneille (patrina onklo)
Thomas Corneille (en) Traduki (patrina onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofilozofo
libretisto
matematikisto
advokato
religiosciencisto
satiristo
verkisto
dramaturgo
poeto
astronomo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFilozofio, literaturo, religioscienco, Franclingva literaturo kaj astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enParizo vd
Filozofo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Komence li studis jurosciencojn sed baldaŭ ekdediĉis sin al la literaturo. en 1691 li iĝis membro de la Franca Akademio kaj en 1691 daŭra sekretario de la Akademio de la sciencoj.

Éléments de la géométrie de l'infini, 1727

Havante nek kreivan talenton nek intelekton elstaran li skribis amason da verkoj retorikaj, historiaj, filozofiaj, sciencaj tiutempe furoraj: pro la stilo eleganta ili ofte legitis. Poste ili forgesitis grandparte.Inter la plej konataj prozaĵoj mencieblas:

  • Dialogues des mort, laŭ la maniero de Lukiano (1683)
  • Entretiens sur la pluralité des mondes, multe legita libro kie Fontenelle strebas popularigi sciencojn (1686)
  • Histoire des oracles (1686)
  • Histoire de l'Académie des sciences kaj Éloges des académiciens (1708 resp. 1719): per la laste menciita libro Fontenelle iĝis eble kreinto de modernaj akademiaj laŭdegparoladoj

Liaj kompletaj verkoj eldoniĝis unuafoje en 1758 en Parizo en 11 volumoj.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 752-753, kio legeblas interrete tie ĉi.

Epomio