Benito Jerónimo Feijoo

La monaĥo Benito Jerónimo Feijoo y Montenegro [fejĥOo] (Orense, 1676 - Oviedo, 1764), estis hispana verkisto kiu posedis aristotelan edukon, kun tute moderna pensmaniero por la epoko. Liaj verkoj atingis nombrajn eldonojn kaj starigis multajn polemikojn, tiom, ke la reĝo Fernando la 6-a, per ago propra de klera despotismo, devis defendi lin nomumante lin honora konsilisto kaj malpermesante atakojn kontraŭ liaj verkoj aŭ persono.

Benito Jerónimo Feijoo
Persona informo
Benito Jerónimo Feijoo y Montenegro
Naskiĝo8-an de oktobro 1677 (1677-10-08)
en Casdemiro
Morto26-an de septembro 1764 (1764-09-26) (86-jaraĝa)
en Oviedo
Religiokatolikismo vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoHispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Salamanko Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
GefratojAnselmo Feijoo Montenegro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoeseisto
kuracisto
universitata instruisto
verkisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFilozofio, socia teorio kaj literatura kritiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojQ5813751 ❦
Q5753869 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia konaro prezentiĝis en multaj eseoj kiujn li grupigis en la ok volumenoj de la Teatro crítico universal (1726-1739) kaj en la kvin de Cartas eruditas y curiosas (1742-1760). Feijoo vidis necesa verki por elpreni Hispanion el malprogreso; tiucele faris verkon kun didaktikan, edukan karakteron, klare katolika, sed kun la intenco ke la novaj empiriaj kaj porraciaj tendencoj enradikiĝu, almenaŭ en la kleraj klasoj. Li ege kritikis superstiĉojn kaj "falsajn" miraklojn.

Feijoo kontribuis al la konsolido de la hispana kiel klera lingvo per defendo de ties uzado kontraŭ tiu de la latina, kiu estis ankoraŭ uzata en diversaj etosoj kiaj ĉefe la universitatoj. Li akceptis ankaŭ la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj, sen rigardo al ties deveno. Lia esea produktqro enhavas kampojn ege diversajn, kiaj ekonomio, politiko, astronomio, matematiko, fiziko, historio, religio, ktp. Lia stilo karakteris pro malfacilo, natureco kaj klareco. Por multaj kritikistoj, la hispana prozo moderniĝis danke al Feijoo.[1]

Notoj