Bilogirsko (antaŭ 1944 - Karasubazar, ruseБелогорск, ukraineБілогірськ, krime-tatareQarasuvbazar) estas urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administra centro de la Belogorska distrikto (montrita densblue sur la mapo). La urbo situas ĉe la rivero Bijuk-Karasu 42 km. oriente de Simferopolo. Tra la urbo pasas la vojo, kiu kunligas Simferopolon kun la orienta parto de Krimeo. La rusa kaj ukraina nomoj signifas laŭvorte Urbo kun blankaj montoj, la krime-tatara nomo signifas Bazaro ĉe [rivero] Karasu.
La unua mencio pri la urbo rilatas al la 13-a jarcento. Dum malfrua mezepoko la urbo estis grava komerca centro sur la vojoj, kiuj kondukis al Eŭpatorio kaj Teodozio. Dum la tempoj de Krimea Ĥanlando la urbo apartenis al grava nobela familio Ŝirin. Kelkfoje (en la jaroj 1624, 1628, 1630, 1675) la urbo estis prirabita fare de kozakoj. En la jaro 1736, kiam la tiama ĉefurbo de KrimeoBaĥĉisarajo estis forbruligita, Karasubazar iĝis rezidejo de ĥano Fetiĥ II Geraj, tamen jam post unu jaro la urbo estis forbruligita fare de rusujaj militistoj.
Antaŭ la ekzilo de krime-tataroj (18-an de majo1944) Belogorsko estis unu el 3 urboj de Krimeo (kune kun Aluŝto kaj Baĥĉisarajo), kie la krime-tatara loĝantaro estis pli multnombra, ol la alinacia loĝantaro.
En la 19-a ĝis la unua duono de la 20-a jarcento la urbo estis ankaŭ la ĉefa centro de la krimĉaka kulturo (krimĉakoj - tjurka gento, loĝanta en Krimeo), sed dum la germana okupado dum la Dua Mondmilito la tuta krimĉaka loĝantaro estis ekstermita.
La urbo ne estas populara turisma centro, tamen eblas mencii la ruinojn de la palaco Taŝ-Ĥan (konstruita en la 15-a jarcento). Proksime al la urbo ĉe la vilaĝo Belaja Skala estas natura monumento - la roko Ak-Kaja (Blanka Roko).