Bedřich Smetana

Bedřich SMETANA [ˈbɛdr̝ɪx ˈsmɛtana], esperantigite Bedrĵiĥ Smetana, konata eksterlande kiel Fridrich (Frederiko) SMETANA, (naskiĝis la 2-an de marto, 1824, mortis la 12-an de majo, 1884) estis ĉeĥa komponisto.

Bedřich Smetana
Persona informo
Naskiĝo2-an de marto 1824 (1824-03-02)
en Litomyšl, Reĝlando Bohemio,  Aŭstra imperio
Morto12-an de majo 1884 (1884-05-12) (60-jaraĝa)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Mortokialo
Tombotombejo de Vyšehrad Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojĉeĥa
LoĝlokoBedřich Smetana Memorial Museum
ŜtatanecoAŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materAkademia gimnazio Štěpánská Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Bedřich Smetana
Familio
Frat(in)oKarel Smetana (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oBettina Smetanová (en) Traduki (1860–1884)
Kateřina Otylie Kolářová (en) Traduki (1849–1859) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj6
ParencojJosef František Smetana (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
pianisto
muzikinstruisto
pedagogo
dirigento
instruisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojThe Bartered Bride
Má vlast
String Quartet No. 1
vdr

Smetana naskiĝis en Litomyšl. El liaj verkoj estas plej ofte ludataj la komika opero Vendita fianĉino kaj la simfonio Vultavo el la ciklo Mia patrujo. La opero Libuŝo estas ludata nur ĉe solenaj okazaĵoj.

El lia riĉa verkaro la plej gravaj estas operoj:

  • Braniboři v Čechách (1862–1863, premiero 1866) La branderburgianoj en Bohemio
  • Prodaná nevěsta (1864–1866, premiero 1866) La vendita fianĉino
  • Dalibor (1866–1867, premiero 1868) Daliboro
  • Libuše (1869–1872, premiero 1881) Libuŝo
  • Dvě vdovy (1873–1874, premiero 1874) La du vidvinoj
  • Hubička (1875–1876, premiero 1876) La kiso
  • Tajemství (1877–1878, premiero 1878) La sekreto
  • Čertova stěna (1880, premiero 1882) La muro de la diablo
  • Viola (1872–1884) (nefinita).

En 1874 li nerve malsaniĝis kaj surdiĝis. Smetana mortis en Prago en 1884.

Ekde la 12-a de majo (dato de lia morto) ĉiujare okazas en Prago unumonata muzika festivalo Praga printempo, inaŭgurata ĉiam per Mia patrujo.

La operon Vendita fianĉino elsendis Verda Stacio inter la militoj en traduko de J. V. Šamla kaj post la milito en majstra traduko de Tomáš Pumpr (la teksto konserviĝis).

La vivon de Bedřich Smetana priskribas la filmo El mia vivo, kie lin figuris Karel Höger.

La asteroido 2047 Smetana honoras lian nomon.

Sondosieroj

Eksteraj ligiloj