Be (cirila alfabeto)

cirila konsonanta litero; respondas al la Esperanta litero B

Be ( Б б б, kursive: Б б б) estas la dua litero de plejmulto de cirilaj alfabetoj.[1][2] En diversaj lingvoj Б ordinare signifas la voĉan bilabialan plozivon [b], tamen povas esti variantoj. En la serba lingvo Б ĉiam signifas la sonon [b]. En la lingvoj rusa kaj bulgara se Б estas la lasta litero en vorto aŭ staras tuj antaŭ senvoĉa konsonanto do ĝi mem senvoĉiĝas kaj signifas la senvoĉan bilabialan plozivon [p]. Se Б troviĝas antaŭ palataliga vokalo do ĝi signifas palataligitan [bʲ]. En la maria lingvo Б povas signifi aŭ la sono [b], aŭ la voĉan bilabialan frikativon [β].

Be
Cirila alfabeto
Slavaj literoj
АБВГҐДЂ
ЃЕЀЁЄЖЗ
ЅИЍІЇЙЈ
КЛЉМНЊО
ПРСТЋЌУ
ЎФХЦЧЏШ
ЩЪЫЬЭЮЯ
Neslavaj literoj
ӐӒӘӚӔҒҔ
ӺӶԀԂӖӁҖ
ӜԄҘӞԐӠԆ
ӢҊӤҚӃҠҞ
ҜԞԚӅԒԠԈ
ԔӍӉҢӇҤԢ
ԊӦӨӪҨԤҦ
ҎԖҪԌҬԎӮ
ӰӲҮҰҲӼӾ
ҺԦҴҶӴӋҸ
ҼҾӸҌӬԜӀ
Arĥaikaj literoj
ҀѺѸѠѾѢ
ѤѦѪѨѬ
ѮѰѲѴѶ
   Ԫ    
       Ԙ
Listo de cirilaj literoj
v • d • r
La litero Б en la aboco fare de Jelizawieta Böhm

En la esperanta alfabeto al la cirila litero Б respektivas la litero B.

En la unuaj, nun ne plu uzataj, alfabetoj por la lingvoj kosa kaj zulua estis majuskla formo de la litero ɓ, kiu tre similis al la majuskla formo de Б.[3]

Historio

La cirila litero Б devenas de la greka litero beto (Β β). En Slavono ĝia nomo estas бѹкы (buki), kio signifas "litero". En kirilico la litero Б aspektas kiel kaj inter la cirilaj ciferoj havas neniun valoron, en glagolico al ĝi respektivas la litero , kiu ja havas la valoron 2.[4]

Variantoj

La kutiman por la lingvoj serba kaj makedona minusklan varianton б (similan al la greka litero delto) oni apenaŭ renkontas en aliaj lingvoj. Malsamas ankaŭ la manskribaj majuskloj: en la rusa oni ordinare skribas , en la serba — .

Kodoj

SignoБб
Unikoda nomoCYRILLIC CAPITAL LETTER BECYRILLIC SMALL LETTER BE
Enkodigodekumedeksesumedekumedeksesume
Unikodo1041U+04111073U+0431
UTF-8208 145D0 91208 177D0 B1
HTMLББбб
Nomita referenco en HTMLБб
KOI8-R kaj KOI8-U226E2194C2
CP855163A3162A2
Windows-1251193C1225E1
ISO 8859-5177B1209D1
MacCyrillic12981225E1


Referencoj

Be (cirila)

Rusa prononco de la nomo de la cirila 'Б'

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.