Barbès - Rochechouart (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Barbès - Rochechouart [baʁbɛs ʁɔʃəʃwaʁ] estas stacio sur linioj 2 kaj 4 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 9-a, 10-a kaj 18-a arondismentoj de Parizo.

Barbès - Rochechouart
metrostacio • levita stacio • subtera stacio
Lokigo
LandoFrancio
UrboParizo
Arondismento9-a / 10-a / 18-a
Geografia situo, 2° 21′ 2″ O (mapo)48.883642.35051648° 53′ 1″ N, 2° 21′ 2″ O (mapo)
Barbès - Rochechouart (Parizo)
Barbès - Rochechouart (Parizo)
DEC
Barbès - Rochechouart
Situo sur mapo de Parizo
Map
Barbès - Rochechouart
Ecoj
Trakoj4
Kajoj4
Tarifa zono1
Jara trafiko5 390 939 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo26-a de marto 1903 M02
21-a de aprilo 1908 M04
Administrado kaj utiligado
ProprietuloRATP
TrafikantoRATP
Kodo2107
Metro-liniojM02 · M04
vdr

Stacio

  • Linio 2: la stacio estas surtera, sur viadukto; okcidente, la vojo malsupreniras en tunelon en direkto al stacio Anvers. Malfermita sub la nomo Boulevard Barbès, la stacio alprenis sian nunan nomon la 15-an de oktobro 1907.
  • Linio 4: la stacio estas en kurbo kaj deklivo, kaj en direkto al Porte de Clignancourt, eblas ekvidi la stacion Château Rouge.

La nomo devenas de kunmeto de la nomo de Bulvardo Barbès (eltirita el la nomo de Armand Barbès) kaj de la nomo de Bulvardo de Rochechouart (eltirita el la nomo de Marguerite de Rochechouart de Montpipeau).

En tiu ĉi stacio, Pierre Georges, alidire Colonel Fabien, faris la 21-an de aŭgusto 1941 tion kion oni konsideras kiel la unuan atencon kontraŭ okupacia soldataro, nome mortigante aspiranton Moser, militisto de Kriegsmarine.

Interkonektoj

  • RATP 30 31 54 56 85
  • N01 N02 N14 N44

Proksime

  • Kvartalo Barbès: podetalaj butikoj
  • Limo de kvartalo "Goutte d'Or"

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj