Bengaluro

urbo en la barata subŝtato Karnatako
(Alidirektita el Bangalore)

Bengaluro (kanare ಬೆಂಗಳೂರು [bengaluru] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas ĉefurbo de la barata (hinda) subŝtato Karnatako, en la sudo de Barato. La urbo enhavas 9,6 milionojn da loĝantoj[1], kaj laŭ kelkaj statistikoj ĝi estas do la tria plej granda urbo de Barato.

Bengaluro
business cluster (en) Traduki
megaurbo
provinca ĉefurbo
urbego
urbo
mondurbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo560000–560107
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro12 327 000  (2020) [+]
Loĝdenso16 636 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 77° 35′ O (mapo)12.979119877.591299712° 59′ N, 77° 35′ O (mapo) [+]
Alto920 m [+]
Areo741 km² (74 100 ha) [+]
HorzonoUTC + 05:30
Bengaluro (Karnatako)
Bengaluro (Karnatako)
DEC
Situo de Bengaluro
Bengaluro (Barato)
Bengaluro (Barato)
DEC
Situo de Bengaluro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bangalore [+]
vdr

Etimologio

La angla nomo de la urbo estas angligaĵo de la kanara nomo. Nuntempe estas propono renomi la urbon laŭ ĝia origina nomo. La unuaj skribitaj referencoj pri la urbo datiĝas de la naŭa jarcento post Kristo. Dum la periodo de koloniismo, la urbo fariĝis grava centro de brita regado.

Loĝantaro

Nuntempe, Bengaluro fariĝis tre grava centro por informatikaj firmaoj, kaj ĝi estas konsiderata vigla, kosmopolita centro. La plejmulto de la loĝantaro estas hinduisma, kaj la plej parolata lingvo estas la kanara, tamen la angla kaj multaj aliaj barataj lingvoj ĉiuj estas komunaj.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 12 327 000 loĝantoj sur areo de 741 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 636 loĝantoj/km².

Historio

Bengaluro longe apartenis al Majsura reĝlando.

Klimato

Bengaluro ĝuas mildan klimaton, multe malpli varma ol la klimato de la plej granda parto de Barato.

Vidindaĵoj

  • Cubbon Park estas konata kiel la “pulmo” de la urbo. Ĝi situas en la koro de la urbo en la centra administra kvartalo. La parko estis kreita en 1870 en la tiama regno Majsuro. Tiam ĝi kovris 0,40 km². La nuna areo estas ĉirkaŭ 1,2 km².
  • Ŝiva preĝejo Ŝivoham

Edukado

Komunikilaro

  • Bangalore Mirror (trad. Spegulo de Bengaluro) estas ĉiutaga anglalingva ĵurnalo eldonata en Bangaluro. Ĝi estas la dua anglalingva ĵurnalo kun la plej granda eldonkvanto en la urbo.

Ĝemelurboj

Esperanto

En 2008, okazis la 5-a Azia Kongreso.

En 2017, okazis la 4-a Sud-Azia Seminario[2], kadre de la jara temo de UN 2017 pri daŭripova turismo.

Esperantistoj

  • Arikapalli Giridhar Rao
  • Hari Rao
  • Himanshu Upadhyaya
  • Juny Wilfred
  • Kirti Krishna Ratnoo
  • Nikhil Kizhakkedath (Scivolemo)
  • Ridhima Garg
  • S S Pradhan
  • Snehaja Venkatesh
  • Venkatesh Reddy

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj