Balaŝiĥo

urbo de la Moskva provinco en Rusio
(Alidirektita el Balaŝiĥa)

Balaŝiĥo (ruse Балашиха) estas urbo en Moskva provinco de Rusio kaj administra centro de urba municipo Balaŝiĥo (la lasta konsistas el la urbo Balaŝiĥo kaj kelkaj vilaĝoj). Balaŝiĥo situas proksime al la orienta limo de Moskvo; ĝi estas la plej granda urbo de Moskva provinco: en 2013 ĝi havas 235 336 loĝantojn[1].

Balaŝiĥao
urbo • urbego

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Ŝtato Rusio
RegionoMoskva provinco
Poŝtkodo143900
Aŭtokodo50, 90, 150, 190
Telefonkodo+7 495 52, 498
Kodo laŭ OKATO46 404
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroJurij Maksimov
Demografio
Loĝantaro235 336[1]  (2013)
Loĝdenso6 078 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 37° 57′ O (mapo)55.837.9555° 48′ N, 37° 57′ O (mapo)
Alto150 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo72 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoMoskva tempo (UTC+4)
Balaŝiĥao (Moskva provinco)
Balaŝiĥao (Moskva provinco)
DEC
Balaŝiĥo en Moskva provinco
Balaŝiĥao (Eŭropa Ruslando)
Balaŝiĥao (Eŭropa Ruslando)
DEC
Situo de Balaŝiĥao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balashikha [+]
vdr

Balaŝiĥo situas ĉe rivero Peĥorka kaj ĝia eta alfluanto Gorenka apud aŭtomobila magistralo M7 "Volgo" MoskvoVladimirNiĵnij NovgorodKazanoUfa. En la urbo estas fervojo: parto de linio Moskvo — Vladimir kaj eta branĉa linio ĝis centro de la urbo.


Nomo

Ekzistas multaj versioj pri tio de kio devenis la nomo de la urbo:

  • la nomo devenas de tjurka lingvaro; "bala" povas signifi "ido";
  • titoligo de persona nomo "Balaŝ"[2]; eble, estis nomo de tatara komercisto;
  • en rusaj dialektoj "balaŝiĥa" (балаши́ха) estas kampo, glata surfaco;
  • deveno de antaŭe ekzistinta tie muelejo[3] aŭ de familinomo de ĝia posedanto (Bloŝin/Bloĥin)[4];
  • nomigita de antikva survoja gastejo (ruse постоялый двор, malnove parolata "balaŝ")[4].

Historio

Teritorio de la urbo Balaŝiĥo jam en la 10-a jarcento estis loĝata de orient-slavaj popoloj.

La nuntempa urbo teniĝas laŭ Vladimira vojo, laŭ kiu en la 19-a jarcento piediris malliberigitoj el Moskvo al Siberio; ĝis la loko Gorenki (nun apartenanta al Balaŝiĥo) ilin akompanis iliaj parencoj kaj amikoj.

En 1830 en Balaŝiĥo estis organizita tukfabriko. La fabrikado disvastigiĝis, kaj en 1928 Balaŝiĥo akiris statuson de urbotipa loĝloko; ekde 1939 ĝi estas urbo[5].

En la urba municipo Balaŝiĥo estas kelkaj historiaj bienoj: Peĥra-Jakovlevskoje, Gorenki; kelkaj bienoj konserviĝis nun iomete.

Loĝantaro

Laŭ rezultoj de la unua tutrusia popolnombrado en 1897 sur teritorio en nuntempa Balaŝiĥo vivis: en Bloŝino — 800, en Nikolajevskaja Sloboda — 277, en Zeljonaja Roŝĉa — 190, en Peĥra-Jakovlevskoje — 704, en Gorenki — 247, en Maksino — 92, en Peĥra-Pokrovskoje — 701, en Lukino — 738 homoj.

Tiel ŝanĝiĝis kvanto da loĝantoj de Balaŝiĥo (vertikale — loĝantoj en miloj, horizontale — jaroj)

Loĝantaro de Balaŝiĥo laŭ jaroj:

JaroKvanto da loĝantoj
19268 000
19318 600
193929 000
195957 600
196774 000
1977100 000
1986130 000
1989135 000
1992137 600
1996134 800
1998134 400
2002148 000
2006182 800
2010215 494
2013235 336

Nun Balaŝiĥo apartenas al Moskva aglomeraĵo kaj estas granda urbo-satelito de Moskvo. Ĝia loĝantaro elkreskis pro amasa loĝejkonstruado.

Urba municipo Balaŝiĥo

Urba municipo Balaŝiĥo en Moskva provinco

Urba municipo Balaŝiĥo estas municipa unuo de Moskva provinco. Ĝi okupas areon 218.59 km2[6] kaj konsistas el 13 loĝlokoj; plej grava el ili estas urbo Balaŝiĥo, la aliaj estas vilaĝoj Djatlovka, Novij Milet, Pavlino, Pestovo, Poltevo, Purŝevo, Rusavkino-Popovŝĉino, Rusavkino-Romanovo, Soboliĥa, Fedurnovo, Fenino, Ĉornoje. La municipo aperis en 2005 el estinta distrikto Balaŝiĥo de Moskva provinco. En 2013 urba municipo Balaŝiĥo havas 245,2[1] loĝantojn (el ili 96% estas loĝantoj de la urbo Balaŝiĥo).

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Balaŝiĥo estas:

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj