Balázs Orbán

ORBÁN Balázs (balaĵ orban) barono: estis hungara historiisto, etnografo, verkisto, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1887) naskita la 3-an de februaro 1830 en Lengyelfalva, Hungario kaj mortinta la 19-an de aprilo 1890 en Budapeŝto.

Balázs Orbán
Persona informo
Naskiĝo3-an de februaro 1829 (1829-02-03)
en Polonița
Morto19-an de aprilo 1890 (1890-04-19) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvojhungara vd
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materELTE Faculty of Law (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioLeft Centre (en) Traduki
Independence Party (en) Traduki
Party of Independence and '48 (en) Traduki
'48 Independence Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupohistoriisto
politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBudapeŝto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

Orbán lernis en la reformita kolegio de Székelyudvarhely, sed ne finis ĝin, ĉar vojaĝis kun siaj gepatroj en Konstantinopolon por ricevi la patran heredaĵon. Tiujn jarojn li uzis por ekkoni la landojn de la Mezoriento kaj Greklandon. Post la hungara revolucio de 1848 li elmigris en Londonon, insulon Jersey - kie li renkontiĝis kun Victor Hugo - kaj ekde 1855 en Konstantinopolon. En 1868 li loksidiĝis en Budapeŝto kaj ĝis sia morto li estis deputito en la parlamento kun sendependa programo. De la 60-aj jaroj li trairadis la Sikullandon. En sia ĉefverko li priskribas pli ol 500 urbojn kaj vilaĝojn, 80 fortikaĵruinojn ktp. Li faris ankaŭ fotojn, kiuj estis eldonitaj en 1993. Li estas entombita en Băile Seiche. Oni nomas lin "la plej granda sikulo".

Verkoj

  • A Székelyföld leírása 1-6. (hungare) (La priskribo de la Sikullando). Pest, 1868-1873.[1]
  • A Székelyföld (hungare). (válogatás, selektaĵo), Europa Könyvkiadó Budapest, 1982.
  • Utazás Keleten 1-6., 1961.
  • Torda város és környéke, 1889.

Fonto

Vidu ankaŭ