Baixada Santista
Baixada Santista estas oficiala metropolita areo (Região metropolitana) ĉe la marbordo de la subŝtato San-Paŭlo, Brazilo, origine centrata ĉirkaŭ la havenurbo de Santos. Ties administra centro situantas ĉe Santos, ĉar lokaj ekonomio kaj politiko fokusiĝas ĉirkaŭ tiu urbo. Pro ties najbaraj fajnaj strandoj kaj proksimeco al la urbo San-Paŭlo (40 minutojn for), la ĉeurbaj urboj de Baixada Santista iĝis liberiga destino kaj eĉ virtuala ĉeurbo de San-Paŭlo.
Geografio
Tiu regiono havas totalan areon de 2,372 km². Kvankam ĝi kovras malpli da 1% de la subŝtata totala areo (248,800 km²), ĝi estas unu el plej loĝataj areoj en la subŝtato. Ties populacio estas 1,586,146 loĝantoj.
Municipoj
Administra divido | Areo (km²)[1] | Populacio censo 2000 [1] | Populacio censo 2010 [1] | Populacidenseco 2010 (/km²) |
---|---|---|---|---|
Bertioga | 492 | 30,039 | 47,572 | 97 |
Cubatão | 142 | 108,309 | 118,797 | 836 |
Guarujá | 143 | 264,812 | 290,607 | 2032 |
Itanhaém | 599 | 71,995 | 87,053 | 145 |
Mongaguá | 143 | 35,098 | 46,310 | 324 |
Peruíbe | 175 | 51,451 | 59,793 | 341 |
Praia Grande | 149 | 193,582 | 260,769 | 1750 |
Santos | 280.3 | 417,983 | 419.757 | 1497 |
São Vicente | 148 | 303,551 | 332,424 | 2246 |
Baixada Santista (Metropolita Santos) | 2,271.3 | 1,476,820 | 1,663,085 | 732 |
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Agência Metropolitana da Baixada Santista Arkivigite je 2018-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka