Bad Neuenahr-Ahrweiler

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Bad Neuenahr-Ahrweiler estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj estas la administra centro de la distrikto. Centroj de la komunumo estas la historia urbeto Ahrweiler okcidente kaj la kuracurbo Bad Neuenahr oriente, ambaŭ borde de la rivereto Ahr, meze de la rivera valo kies deklivoj intense uzatas por vinkultivado. Ĉirkaŭ la du centraj loĝlokoj grupiĝas 11 pliaj komunumopartoj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26 669 loĝantojn.

Bad Neuenahr-Ahrweiler
Blazono
Bad Neuenahr-Ahrweiler (Germanio)
Bad Neuenahr-Ahrweiler (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko
Administrado
Federacia landoRejnlando-Palatinato
DistriktoDistrikto Ahrweiler
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo02641; 02646 (urboparto Ramersbach)
Poŝtkodo53474
Aŭtomobila kodoAW
Oficiala Municipokodo07131007
Subdivido13 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
KomunumestroHans-Ulrich Tappe
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoHauptstraße 116
Demografio
Loĝantaro26669 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 7° 7′ O (mapo)50.5447222222227.113333333333350° 33′ N, 7° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo99 m
Areo63,40 km²
Oficiala retejohttps://www.bad-neuenahr-ahrweiler.de/
vdr
Administra divido de la urbo

Bad Neuenahr-Ahrweiler havas urbopartojn, kiuj konsistas el unu aŭ pluraj kvartaloj. La urbopartoj havas lokajn reprezentantojn.[1] La plej granda loĝloko estas la urboparto Bad Neuenahr. Ĝi konsistas origine el tri komunumoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ estas kvartaloj.

La statistiko pri la loĝantoj de la 31-a de marto 2013 (ĉefa kaj kroma loĝejoj):[2]

urbopartosubdividonombro da loĝantoj
fine de marko 2013
AhrweilerAhrweiler7 553
BachemBachem1 238
Bad NeuenahrBeul, Hemmessen kaj Wadenheim11 950
GimmigenGimmigen737
HeimersheimHeimersheim kaj Ehlingen3 166
HeppingenHeppingen909
KirchdaunKirchdaun387
LohrsdorfLohrsdorf kaj Green675
RamersbachRamersbach603
WalporzheimWalporzheim kaj Marienthal732
Bad Neuenahr en 1900
monto Landskrone ĉirkaŭ la jaro 1900
trabfakaj domoj kaj historia pordego Niedertor en la urbeto Ahrweiler

Esperanto-movado

La riĉa banloko ekde la 19-a jarcentoj altiris multajn vojaĝantojn, ankaŭ esperantlingvajn; interalie en 1913 L. L. Zamenhof pasigis siajn feriojn en Bad Neuenahr kaj renkontiĝis tie kun aliaj movadanoj kiel la juna esperanto-aktivulo Max Butin el la iom pli norda banloko Bad Godesberg. En la urbo kun sia familio loĝas la esperantisto Wolfgang Bohr, kiu estas aktivulo kaj ekde 2006 prezidanto de la regiona Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo. La familio interalie funkcias kiel gastiganto de Pasporta Servo. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 krome la esperantisto Thomas Pusch laboris kiel kuracisto en la urbo. Lia tiama hospitalo samkiel multaj aliaj domoj de la urbocentro subakviĝis kaj komplete detruiĝis dum la inundoj de julio 2021.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj