Březiny

Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Svitavy. Pri parto de urbo Děčín temas artikolo Březiny (Děčín).
16° 06′ 33″ O / 49.69861 °N, 16.10917 °O / 49.69861; 16.10917 (mapo)

Municipo Březiny situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 136 loĝantoj (2024).

Březiny
municipo
Vido de tombejo al oriento
Oficiala nomo: Březiny
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Svitavy
Administra municipoPolička
Historia regionoBohemio
MontaroSuprasvratka montetaro
RiveroSvratka
SituoBřeziny
 - alteco605 m s. m.
 - koordinatoj49° 41′ 55″ N 16° 06′ 33″ O / 49.69861 °N, 16.10917 °O / 49.69861; 16.10917 (mapo)
Katastro7,20 km² (720 ha) Březiny u Poličky
Loĝantaro136 (2024)
Denseco18,89 loĝ./km²
Unua skribmencio1702
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo569 95 ĝis 572 01
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0533
NUTS 5CZ0533 577898
Katastraj teritorioj1
Partoj de municipo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Březiny
Retpaĝo: www.breziny.net
Portalo pri Ĉeĥio
Březiny - vido de tombejo al okcidento

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Křižánky, Svratka, Pustá Rybná kaj Krásné (distrikto Žďár nad Sázavou).

Historio

Ekesto de la vilaĝo laŭ legendo datiĝas en tempo de tridekjara milito, kiam loĝantaro devis fuĝi de svedoj kaj kaŝadis sin en teritorio de Březiny, en betulejo, regiono marĉa kaj malfacile irebla. Aliaj homoj, kiuj venadis ĉi tien por kaŝi sin, estis evangelianoj, dum rekatoligado de ĉeĥaj landoj kruele persekutataj. Venintoj faligadis arbojn, fondis kampojn kaj konstruis domojn, sed izolitaj inter si, ne intencante fondi novan setlejon. Tiu maniero de la prikonstruo estas ankoraŭ nun videbla sur mapo de la vilaĝo, kie preskaŭ tuta katastra distrikto de Březiny estas prikonstruita de izolitaj domoj.En la vilaĝo iam estis vitrofarejo kaj tri martelmaŝinoj.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869715
1880605
1890552
1900546
1910539
1921446
JaroLoĝantoj
1930574
1950291
1961262
1970198
1980163
1991146
JaroLoĝantoj
2001139
2011150
2014152
2016151
2017150
2018145
JaroLoĝantoj
2019141
2020142
2021143
2022130
2023130
2024136

Vidindaĵoj

Magia animo kaj beleco de la regiono alparolis multajn poetojn, pentristojn kaj muzikistoj, kiuj ŝatis ĉi tie serĉi inspiron por sia kreado. El la plej famaj ni nomu Teréza Nováková, Karel Václav Rais, František Halas, Bohuslav Martinů. Aparte Teréza Nováková per sia restado en la muelejo de familio Kučera kolektis materiojn por siaj belegaj verkoj Drašar, Jiří Šmatlán, Jan Jílek, Děti čistého živého (Gefiloj de pura viva), Na Librově gruntě (En bieno de Libra).

Al ĉarmo de ĉi tiea pejzaĝo apartenas, bedaŭrinde malaperantaj, simplaj, kalkigataj kabanoj kaj bienetoj.

Per senpretenda promeno en vilaĝa ĉirkaŭaĵo ni povas viziti:

  • Čtyři palice (Kvar marteloj) estas rokfiguro de tri rokoj, en kiuj la meza, nomata "Paličatá" konsistas el kvar blokoj - marteloj.
  • Milovské Perničky (Mielkuketoj de Mílovy), gnejsa rokfiguro sur kies vertoj estas bizaraj ovalaj kavoj, mielkuketoj, 30 cm profundaj kun diametro ĉirkaŭ 80 cm. Nek ilia origino, nek celo estis ĝis nun bone klarigitaj. Verŝajne ili devenas el pratempo kaj ekestis artefarite. Ĉu ili servis por kultaj celoj, raportado aŭ eĉ alie ne estas klare.
  • Zkamenělý zámek (Ŝtonigita kastelo) - gnejsa monteto, kies rokoj similas al ruinoj de burgo. En pratempo ĝi verŝajne estis naturdevena opidumo.
  • Karlštejn estas rokoka ĉaskasteleto. Kun fama burgo de imperiestro Karolo la 4-a ĝi havas nenion komunan.
  • Devět skal (Naŭ rokoj) (836 m) estas la plej alta punkto de Žďárské vrchy kaj la dua en Bohemia-Moravia montetaro. Belvidejo, panoramo estas parte limigita per arbaro. La ĉaskabano en la jaro 1945 servis al partizanoj.
  • Bílá skála kaj Lisovská skála (Blanka roko kaj Roko de Lisov)
  • Malínská skála (Roko de Malín) - belvidejoj.
  • Dráteníčky - roka supraĵo kun bela panoramo.
  • Buchtův kopec (Monteto de Buchta) - sur verto estas radara stacio por gvidi civilajn aviadilojn.
  • Štarkov - ruinoj de burgo
  • Lucký vrch (Monto Lucký) - ekskursa loko kun bela panoramo.
  • Rybenské perničky (Mielkukoj de Rybná) - rokoj, ankaŭ kun ovalaj kavoj.

Memorindaĵoj

  • Kapelo de Sankta Roĥo
  • Ciril-Mdetoda paciĝa kruco
  • Tilio de Luňáček
  • Vilao de Jílek el la jaro 1936, estinta havaĵo de fabrikisto Jílek, nuntempe luata al ripozgrupoj de ĉirkaŭ 12 personoj.

Eksteraj ligiloj