Bükkzsérc

Bükkzsérc estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén. Ĝi situas sude de la Nacia parko Bükk, 30 km-ojn sudokcidente de urbo Miskolc, 25 km-ojn nordoriente de urbo Eger. Zsérc (pron.: ĵerc), kiel vilaĝo, en 1248 estas menciita unuafoje en oficiala akto. La nuna nombro de la loĝantaro estas 1088. Karaktera malnova domo el mia vilaĝo: ruĝa tegmento, oni blankaj kalkis la murojn kaj en la koridoron metis ruĝajn florojn. Sed apud a malnovaj domoj la plimulto estas la novaj domoj. La romkatolika preĝejo devenas el 1778. Tra la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo kuras multe da turismaj ekskursvojoj, la regiono estas favorata ekskurscelo. Laŭ atesto de arkeologiaj restaĵoj sur tiu ĉi tereno vivis prahomoj inter la montetoj Bükk: Suba truo en la valo de Hor. Laŭdire ĉi tie retroviĝis la restaĵoj de prahomoj. Tre gastloga estas ankaŭ la vino en Bükkzsérc kaj en la ĉirkaŭaĵo estas fama vinregiono. La kelmuzeo (kelo de Pelyhe), la muroj de subtera „koridoro” estas riĉe ornamitaj. En la vilaĝo vivas la metiisto, kiu faris la ĉizitajn ŝtonojn. Mi esperas, ke miaj informoj estos bone uzeblaj, kaj multaj homoj malkovros mian vilaĝon.

Bükkzsérc
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Statusokomunumo
LandoHungario
RegionoNordhungario
MikroregionoMezőkövesd
DepartementoBorsod Abaúj Zemplén
Poŝtkodo3414
Telefonkodo49
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 091
Loĝdenso28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 20° 30′ O (mapo)47.959620.50093888888947° 58′ N, 20° 30′ O (mapo) [+]
AltomŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo37,26km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Bükkzsérc (Hungario)
Bükkzsérc (Hungario)
DEC
Situo de Bükkzsérc

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bükkzsérc [+]
vdr
Bükkzsérc
Kelvico en riolit-tufo
Artaĵo en kelo