Börries von Münchhausen
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Börries von Münchhausen | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Börries von Münchhausen | |||||
Naskonomo | Börries Albrecht Conon August Heinrich Freiherr von Münchhausen | ||||
Naskiĝo | 20-an de marto 1874 (1874-03-20) en Hildesheim, Provinco Hanovrio, ![]() | ||||
Morto | 16-an de marto 1945 (1945-03-16) (70-jaraĝa) en Windischleuba, State of Thuringia (1920–1952), ![]() | ||||
Mortis pro | Sinmortigo ![]() | ||||
Mortis per | Toksiĝo ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio Vajmara Respubliko Germana Imperiestra Regno Nazia Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto poeto-juristo verkisto prozisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1898– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Börries Albrecht Conon August Heinrich von MÜNCHHAUSEN (naskiĝinta la 20-an de marto 1874 en Hildesheim, mortinta la 16-an de marto 1945 en Windischleuba) estis germana juristo kaj verkisto kontraŭjudisma.
Post pasigo de la junulaj jaroj sur bienoj en la proksimeco de Göttingen, Hannover kaj Altenburg li lernejanis en Ilfeld; la abiturientan ekzamenon li trapasis en Hannover. Sekvis studoj pri juraj kaj politikaj sciencoj ĝis 1899 en Heidelberg, Munkeno, Göttingen kaj Berlino; doktoriĝo estis en 1899 ĉe la Universitato de Lepsiko. Sekvis okupiĝo pri filozofio kaj naturscienco en Göttingen. Tie li sukcesis kolektigi literaturemulojn ĉirkaŭ sin kun kiuj li fondis akademieton: inter ili plej gravis la arto verki kaj interpreti baladojn. Kvar jarkolektojn de Göttinger Musenalmanach redaktitis de li.
Lia unua verko publikiĝis en 1898 Gedichte; danke al la verkoj Juda (1900), Balladen (1901), Ritterliches Liederbuch (1903) kaj Das Herz im Harnisch (1911) la balada ĝenro denove pli altestimitis en Germanlingvio. Danke al lia engaĝiĝo apogitis ekz. Agnes Miegel kaj Lulu von Strauß und Torney. Liaj baladoj pri intrigoj el la Malnova Testamento furoris; ilustraĵojn liveris tie lia amiko Ephraim Moses Lilien. Ankaŭ Theodor Herzl admiris liajn baladojn. Dum restado en Berlino li konfrontiĝis je junaj literaturaj movadoj kaj la socialdemokratia idearo; li eĉ pensis malkristaniĝi kaj forigi la nobelan titolon. Poste li kontraŭe interesiĝis pri germanaj tradicioj kaj hontis publike en 1911 pri la verkado de la balado Juda: la juda kulturo, kiel li ekopiniis, forigotu el Germanujo. Dum la Unua mondmilito li batalis ĉe la orienta fronto sed, pro rena malsano, post mallonga tempo resenditis al buroo milita de la ministerio pri eksteraj aferoj Berlinon. Tie li renkontis Arthur Moeller van den Bruck, Hans Grimm, Waldemar Bonsels kaj Friedrich Gundolf.
Dum la Vajmara respubliko Münchhausen malverkistis, li nur laŭtlegistis de tempo al tempo kaj zorgis pri la reeldono de siaj verkoj. Li iĝis kontraŭulo akra al modernaj literaturaj kaj artaj tendecoj, ĉefe de ekspresionismo. Li havis amikaron da naciemaj konservativistoj inter kiuj menciindas Hans Grimm, Erwin Guido Kolbenheyer, Wilhelm Schäfer, Hans Friedrich Blunck, Hanns Johst kaj Emil Strauß. Kune kun Hans von der Gabelentz la pli supre menciitaj viroj fondis la rondon Wartburgkreis. Oni organizis ĉiujarajn renkontiĝojn ĉe Wartburg dum kiuj ankaŭ aljuĝitas premio por la pli bona naciema poeto. Planoj ekzistis pligrandigi tiun ĉi (amikaran) rondon je faro de vera akademio en Turingio. Kanceliero Franz von Papen ankaŭ letere prie informitis.
Post la potencakiro de la nazioj Münchhausen kun aliaj samideanoj karieradis ne malsukcese ĉe la oficiala Akademio prusia. Ŝajne Münchhausen tamen timis tro grandan influon de la ministro pri propagando Joseph Goebbels kaj volis eĉ purigi la akademion de aliaj malamikaj membroj. Sintenoj liaj aristokratiaj kaj kelkaj personaj preferoj malkongruaj al la oficiala nacisocialisma direkto arta provokis gazetarajn atakojn kontraŭ li. En 1939 Goebbels nerekte malpermesis Warburgkreis. Münchhausen tamen ne iĝis nacikonservativista rezistanto kontraŭnazia sed faris multajn koncedojn al la oficiala kulturpolitiko. Münchhausen sinmortigis lin mallonge antaŭ la liberigo de Turingio fare de la Usona Armeo.
Li iĝis honora doktoro en Vroclavo en 1924 kaj honora civitano de Altenburg kaj Göttingen en la jaro 1937a.