Béla Iványi

hungara historiisto, arkivisto

Béla Iványi [ivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Iványi Béla estis hungara historiisto, arkivisto, politikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1920).

Béla Iványi
Persona informo
NaskonomoJung Béla
Naskiĝo27-an de oktobro 1878 (1878-10-27)
en Nagykanizsa
Morto20-an de januaro 1964 (1964-01-20) (85-jaraĝa)
en Vonyarcvashegy
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1903) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoarkivisto
universitata instruisto
historiisto
historiisto de juro
kulturhistoriisto
politika aktivisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Iványi [1] naskiĝis kiel Jung Béla la 27-an de oktobro 1878 en Nagykanizsa. Li mortis la 20-an de januaro 1964 en Vonyarcvashegy.

Biografio

Béla Iványi frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en 1903 en Tutlanda Arkivejo. En 1914 li komencis instrui en universitato de Debrecen. Baldaŭe li ankaŭ politikadis. En 1927 li esploris en Italio, poste li instruis en universitato de Szeged. En 1938 li emeritiĝis pro skandalo, krome li redonis sian akademian membrecon. Poste li faris arkivadajn laborojn ĉe familio en Körmend.

Verkaro (elekto)

  • Bártfa szabad kir. város levéltára I.: 1319–1526, (1910)
  • Gönc szabadalmas mezőváros története (Historio de libera kampurbo Gönc, (1926)
  • A városi polgárjog keletkezése és fejlődése, figyelemmel Buda és Pest városokra, (1936)
  • A két Zrínyi körmendi levelei, (1943)
  • A középkori Vasvár (La mezepoka Vasvár), (1992)

Fontoj