Béla Horlay

hungara kuracisto

HORLAY Béla (horlai) estis hungara kuracisto, internisto, ftizologo naskita en Arado la 9-an de marto 1914 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de junio 1978.

Béla Horlay
Persona informo
Naskiĝo9-an de marto 1914 (1914-03-09)
en Arad
Morto12-an de junio 1978 (1978-06-12) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, E-2228. fülke Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materScienca Universitato de Szeged (–1938) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokuracisto
pulmonologo
internisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

Béla Horlay havigis diplomon en Szeged (1938). Kiel studento li laboris en instituto de Albert Szent-Györgyi. De 1938 li estis kuracisto de la kliniko pri internaj malsanoj de la Scienca Universitato de Szeged. En jaroj 1941–45 li gvidis la internan sekcion de la soldatmalsanulejo kiel militkuracisto. En jaroj 1945–52 li estis adjunkto de la ftizilogia kliniko de universitato de Budapeŝto, de 1952 ĝis 1978 ĉefkuracisto de la sekcio bronkologia de malsanujejo Szent János Kórház, poste anstataŭanto de ĉefdirektoro.

Verkoj

  • A bronchoscopia szerepe a tüdőmegbetegedések kórisméjében és gyógykezelésében (Budapeŝto, 1950);
  • A bronchológiai gyakorlat néhány időszerű kérdéséről (Budapeŝto, 1957);
  • A hörgőrákról (onkológiai továbbképző jegyzet, Budapeŝto, 1957).

Fonto