Béla Bartók

hungara komponisto kaj pianisto

BARTÓK Béla (naskiĝis la 25-an de marto 1881 en Nagyszentmiklós, Hungario; mortis la 26-an de septembro 1945 en Novjorko, Usono) estis hungara komponisto, pianisto kaj muziksciencisto. Li estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la klasika muziko en la 20-a jarcento. Li estis ano de la Hungara Scienca Akademio (MTA).

Béla Bartók
Persona informo
Bartók Béla
Naskiĝo25-an de marto 1881 (1881-03-25)
en Sânnicolau Mare,  Aŭstrio-Hungario
Morto26-an de septembro 1945 (1945-09-26) (64-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perLeŭkemio Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboTombejo Farkasrét, 60/1-főút-9/12 (1988–)
Ferncliff Cemetery (en) Traduki (1945–1988) Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioUnitariismo vd
Lingvojhungara vd
ŜtatanecoUsono (1945–)
Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materMuzikakademio Franz Liszt (1899–1903)
Gymnasium Grösslingová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroBéla Bartók (lernejestro) Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoPaula Voit (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oEdith Pásztory (1923–1945)
Márta Ziegler (en) Traduki (1909–1923) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojPéter Bartók (en) Traduki
 ( Edith Pásztory)
Béla Bartók (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojErvin Voit (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokomponisto
etnomuzikologo
universitata instruisto
collector of folk music (en) Traduki
muzikisto
muzikinstruisto
koreografo
muzikologo
pianisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoMuziko, popola muziko, muzikscienco kaj muziketnologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojBurgo de la duko Blubarbo ❦
String Quartet No. 2 ❦
String Quartet No. 1 ❦
Sonata for Two Pianos and Percussion ❦
Music for Strings, Percussion and Celesta ❦
Konĉerto por orkestro (Bartók) vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patrino estis pianisto, lia patro direktoro de agrikultura lernejo. Li lernis pianoludon ĉe ERKEL László (filo de ERKEL Ferenc) inter 1892-1896 en Pozsony. Li studis inter 1899-1903 en la Muzika Akademio.

Liaj komencaj verkoj ĉerpis inspiron el la malnovaj hungaraj soldatvarbaj muzikoj, dancoj, el la popolaj kantoj. La tiamaj verkoj estas la daŭrigoj de la 19-a jarcenta romantika muziko.

Decida sortoŝanĝo estis la ekkono de la Kodály-a verkaro, kiu direktis lian atenton al la praa hungara popolkanto kaj ĝenerale al la popolmuziko de mezorienta Eŭropo. Ili komune aperigis en 1906 la notaran kajeron „Hungaraj popolkantoj por voĉo kaj piano”.

Li ekzamenis krom la hungara popolmuziko ankaŭ la slovakan, rumanan, araban kaj turkan popolmuzikon.

Popularecon li atingis per la muziko al la baleto de Béla Balázs „Reĝido skulptita el ligno” kaj la opero Burgo de la duko Blubarbo. Post unu jaro li finverkis la baleton „La mirakla mandareno” (muzikon al teksto de Lengyel Menyhért). Oni prezentis en 1923 – je 50-jara datreveno de Budapeŝto – lian verkon "Dancosuito" kun Psalmus Hungaricus de Kodály. Poste lia rilato al la oficialaj instancoj malboniĝis.

Li reprezentis la hungaran popolon kun estimo al aliaj popoloj kaj deziris fratiĝon inter la popoloj. En tiu ideo kreiĝis la fama verko „Cantata Profana” en 1930.

La apero de faŝismo instigis lin (kiel Kodály-on) al aktiva alpaŝo, kaj li malpermesis ludon de siaj verkoj en la germana kaj itala radioj.

Bildo sur hungara mon-bileto

Li translokiĝis en 1940 kun sia edzino al Usono. Tie li skribis konĉerton (je peto de la Bostonaj Simfoniistoj) kaj solo-sonaton por violono por Yehudi Menuhin. Lia lasta verko (aldviolona konĉerto) estis kompletigita de Tibor Serly.

La mil-forinta bank-bileto hungara montras lian portreton.

Memortabulo pri Bartók

Elektitaj disĉiploj

Memorigiloj

Eksteraj ligiloj