Awn Al-Khasawneh

Awn Shawkat Al-Khasawneh (en araba: عون الخصاونة‎; en Esperanto: Aŭn Ŝaŭkat Al-Ĥasaŭneh) (22a de februaro 1950) estis ĉefministro de Jordanio el oktobro 2011 ĝis aprilo 2012. Li estis ankaŭ iama juĝisto de la Internacia Kortumo.

Awn Al-Khasawneh
Persona informo
عون الخصاونة
Naskiĝo22-an de februaro 1950 (1950-02-22) (74-jaraĝa)
en Amano
Religioislamo vd
ŜtatanecoJordanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materReĝina Kolegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partiosen valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupojuĝisto
diplomato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

Li studis en la Universitato de Kembriĝo, kie li ricevis gradojn pri historio kaj juro, kaj poste pri internacia juro. Li plenumis diversajn altajn postenojn en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en Jordanio.

Li estis elektita por la Internacia Kortumo en 1999 kaj reelektita en 2008.[1] Li servis en tiu posteno el la 6a de februaro 2000 ĝis la 31a de decembro 2011.[2][3] Li servis ankaŭ kiel vic-prezidanto de la Kortumo el 2006 ĝis 2009.[3] Li rezignis el la Kortumo per letero datita el la 20a de novembro 2011.[2]

La 17an de oktobro 2011, li estis nomumita fare de la reĝo Abdullah la 2-a kiel ĉefministro de Jordanio, anstataŭ Maruf al-Baĥit (kiu estis akuzita je korupto dum pli frua regotempo kiel ĉefministro).[4] The Guardian informis, ke Khasawneh havas reputacion kiel honesta politikisto kaj estas fama kiel jurista fakulo.[4]

La 26an de aprilo 2012, Al-Khasawneh havigis sian rezignon al la reĝo Abdullah, kiu, siavice, akceptis la rezignon.[5] Fayez al-Tarawneh sukcedis al Khasawneh kiel ĉefministro.[6]

Novembre de 2016, Al-Khasawneh estis nomumita fare de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon al alta posteno pri medicino, kun Ruth Dreifuss, iama Prezidentino de Svisio, kaj Festus Mogae, iama Prezidento de Bocvano.[7]

Referencoj