Avessac

komunumo en la departemento Loire-Atlantique (Atlantika Luaro) de Francio
01° 59′ 18″ U / 47.65417 °N, 1.98833 °U / 47.65417; -1.98833 (mapo)

Avessac (Aveczac, Aveçà en galolingve; Avezeg aŭ ankoraŭ Plouzewi bretonlingve[N 1]) estas franca komunumo, situanta en la departemento Loire-Atlantique kaj en la regiono Pays de la Loire.

Avessac
komunumo
Vido al Avessac kaj al la valo de la rivero Vilaine de "Notre Dame"
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Avessac
ŜtatoFrancio Francio
RegionoPays de la Loire
DepartementoLoire-Atlantique
ArondismentoChâteaubriant
KantonoSaint-Nicolas-de-Redon
Interkomunumokomunumoj de la lando de Redon
Historia regionoBretona duklando
RiveroVilaine
SituoAvessac
 - koordinatoj47° 39′ 15″ N 01° 59′ 18″ U / 47.65417 °N, 1.98833 °U / 47.65417; -1.98833 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco81 m s. m.
Plej malalta punkto
 - altecom s. m.
Areo76,49 km² (7 649 ha)
Loĝantaro2 409 (2009)
Denseco31,49 loĝ./km²
Dato2008-2014
UrbestroAlain Bougouin
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo44460
INSEE44007
Avessac (Francio)
Avessac (Francio)
DEC
Situo kadre de Francio
Avessac (Loire-Atlantique)
Avessac (Loire-Atlantique)
DEC
Situo kadre de Loire-Atlantique
Vikimedia Komunejo: Avessac
Retpaĝo: www.mairie-avessac.fr
Map
vdr

Geografio

Situo de la komunumo Avessac en la departemento Loire-Atlantique

Avessac situas je 72 km oriente de Vannes, 74 km sude de Rennes kaj je 80 km norde de Nantes.

La najbaraj komunumoj de Avessac estas Saint-Nicolas-de-Redon, Fégréac, Plessé, Guémené-Penfao, Massérac en Loire-Atlantique kaj Sainte-Marie en Ille-et-Vilaine.

Laŭ la klasado farita de INSEE en 1999, Avessac estas kampara senpolusa komunumo (vidu la paĝon Komunumoj de Loire-Atlantique).

La rivero Vilaine fluas laŭ la norda limo de la komunumo.

Avessac estas ĝemela urbo de Saint-Martin d'Ablois, en departemento Marne, en regiono Ĉampanjo-Ardenoj, Francio.

Lokoj kaj monumentoj

  • Ceramikaj potaĵoj Dewar ;
  • Kalkoforno : datiĝo estas ankoraŭ mistero. La aranĝado de la loko ebligas la malkovron de la funkciado de kalkoforno kaj de la procedo por transformi la kalkoŝtonon en kalkon. Por la vizitoj, informiĝi ĉe la urbodomo ;
  • La kastelo de Pordor (14-a - 17-a jc) ;
  • La preĝejo sankta Petro kaj sankta Paŭlo ;
  • La kastelo de Châtaigneraie (19-a jc) ;
  • La nobeldomo de Cothias (16-a jc) ;
  • La puto (15-a jc), situanta en Berrulé ;
  • La lavejo (18-a - 20-a jc), situanta sur "chemin du Lavoir" (vojo de la lavejo) ;
  • 2 muelejoj, el kiuj la ventmuelejo (18-a jc) de Camargois kaj la akvomuelejo (17-a - 20-a jc), situanta en Tesdan ;
  • Ankaŭ vidinda, sur la vojo de Massérac, la valo de Don. Panoramo nekomparebla ĉe "Rocher du Veau" (roko de la bovido) ;
  • La promenadcirkvito de Salentin, kies deiro situas sur la sportkampo (7 km aŭ 14 km).

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo

La markizo Régis de l'Estourbeillon (1858-1946), loĝanta en la kastelo de Penhouët, en Avessac, Deputito de la departemento "Morbihan" kaj prezidanto de la bretona regionisma unuiĝo.

La familio Sallentin, posedanto de la kastelo kaj terpecoj de Pordor. Tiu familio estis jam konata en la 16-a jc en la patricieco de la urbo Pont-Sainte-Maxence (departemento Oise). Ekloĝinta en Nantes, la branĉo de Pordor riĉiĝis fine de la 18-a jc kaj komence de la 19-a en negocado de la cerealoj, poste en triangula komerco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

Notoj

Referencoj