Aurél Dessewffy

Grafo Aurél Dessewffy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dessewffy Aurél estis hungara politikisto, verkisto, juristo, ĵurnalisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Marcel Dessewffy.

Aurél Dessewffy
Persona informo
Naskiĝo27-an de julio 1808 (1808-07-27)
en Michalovce
Morto9-an de februaro 1842 (1842-02-09) (33-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvojantikva grekafrancaitalagermanahungara vd
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroJózsef Dessewffy Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojMarcel Dessewffy kaj Emil Dessewffy Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoĵurnalisto
verkisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Aurél Dessewffy

Aurél Dessewffy naskiĝis la 27-an de julio 1808 en Hungara reĝlando, en Nagymihály (nuntempa Michalovce en Slovakio). Li mortis la 9-an de februaro 1842 en Pest (urbo).

Biografio

Aurél Dessewffy - kiel grafido - komence lernis hejme, poste en lernejo en Kassa. Tie li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy. En 1825 li akompanis sian patron al parlamento, kiu malfermis la reforman movadon. En la tiutempa hungara ĉefurbo Pozsony li konatiĝis kun kremo de hungaraj politikistoj, ekzemple kun István Széchenyi. En 1827 li iĝis juristo-notario en Pest. En la sekva jaro li ekhavis postenon en Vieno, poste li iris al Buda. En 1836 li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Post la inundo en 1838 li fervore helpis la malfeliĉulojn. Baldaŭe la Habsburgoj sendis lin al Anglio kaj Francio. Hejmenveninta en 1841 li akiris periodaĵon, kiun li redaktis, dume li okupiĝis pri politiko, li fondis eĉ partion, kiu agadis kontraŭ Lajos Kossuth.

Verkaro (elekto)

  • Gróf Dessewffy Aurél összes művei (Ĉiuj verkoj de Aurél Dessewffy) 1887
  • diversaj leteroj, paroladoj

Fontoj