Aufheben

AufhebenAufhebung[1] estas germanlingva vorto kun kelkaj ŝajne kontraŭdiraj signifoj, kiel "leviĝi", "aboli", "nuligi" aŭ "prokrasti", nome "sublaci".[2] La termino estis difinita ankaŭ kiel "konserie" kaj "transcendi". En filozofio, la termino aufheben estas uzita de Hegel por klarigi tion kio okazas kiam Abstraktaĵo kaj Negativaĵo interagadas, kaj en tiu senco estas tradukita al "sublacio".[1]

Hegel

Ĉe Hegel, la termino Aufhebung havas la ŝajne kontraŭdirajn nuancojn de konservado kaj ŝanĝo, kaj eventuale antaŭeniro (la germanlingva verbo aufheben signifas "nuligi", "teni" kaj "kolekti"). La tensio inter tiuj sencoj kongruas kun tio kion Hegel estis klopodante diri. Ĉe sublacio, termino aŭ koncepto estas kaj konservita kaj ŝanĝita tra sia dialektika interagado kun alia termino aŭ koncepto. Sublacio estas la motoro per kiu la dialektiko funkcias.

Sublacio povas esti vidita funkcianta je la plej baza nivelo de la Hegel-a sistemo de logiko. La du konceptoj Esto kaj Nenio estas ambaŭ konservita kaj ŝanĝita pere de sublacio en la koncepto iĝi. Simile, en Wissenschaft der Logik (Scienco de Logiko) determineco, aŭ kvalito, kaj grando, aŭ kvanto, estas kaj konservita kaj sublaciita en la koncepto mezuro.

Referencoj

Eksteraj ligiloj