Attila Zsoldos

Attila Zsoldos [atila ĵoldoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsoldos Attila estas hungara historiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2010, ordinara en 2016) de Hungara Scienca Akademio.

Attila Zsoldos
Persona informo
Naskiĝo23-an de junio 1962 (1962-06-23) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Eötvös Loránd (1981–1986) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupohistoriisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Attila Zsoldos [1] naskiĝis la 23-an de junio 1962 en Budapeŝto.

Biografio

Attila Zsoldos post lernado atingis la sciencan gradon PhD en 1993, li doktoriĝis en 2004 antaŭ la akademio. Li instruas parte en Universitato de Budapeŝto, parte li esploras en akademia instituto. Li okupiĝis precipe pri la mezepoka hungara historio. Li ricevis premion en 1998.

Elektitaj publikaĵoj

  • A kettéosztott sziget (1986)
  • A A középkori Magyar Királyság (1994)
  • A Slavonija u srednjovekovnoj Ugarskoj Kraljevini (2004) kroate
  • A Province e oligarchi: La crisi del potere reale ungherese fra il XIII e il XIV secolo (2013) itale

Fontoj