Attila Kaszás (aktoro)

Attila Kaszás [kasAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaszás Attila estis hungara aktoro, voĉoaktoro, kantisto.Attila Kaszás [1] naskiĝis la 16-an de marto 1960 en Ĉeĥoslovakio en Šaľa, li mortis la 23-an de marto 2007 en Budapeŝto.

Attila Kaszás
Persona informo
Naskiĝo16-an de marto 1960 (1960-03-16)
en Šaľa
Morto23-an de marto 2007 (2007-03-23) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
MortokialoApopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojslovaka
ŜtatanecoSlovakio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Dramo kaj Filmo (1979–1983) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oEnikő Eszenyi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoteatra aktoro
televida aktoro
dublaktoro
filmaktoro
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

Attila Kaszás apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion en Komárno, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1983. Liaj ĉefaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Gaja Teatro. Inter 1999 kaj 2003 li estis libera aktoro havanta rolojn en pluraj teatroj (Teatro Katona József, Nova Teatro (Budapeŝto), Nacia Teatro (Győr), Teatro de Kecskemét, Nacia Teatro (Szeged), Teatro Petőfi (Veszprém)). Ekde 2003 ĝis sia morto li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis 8 premiojn inter 1988-2014 (la lastan post la morto). Lia edzino estis Enikő Eszenyi, krome li vivis kune kun Edit Balázsovits, resume li havis 2 gefilojn (la filino naskis post morto de Attila Kaszás).

Elektitaj teatraj roloj

Elektitaj muzikaj-kantistaj teatraj roloj

Elektitaj kinejaj filmaj roloj

  • Cha-Cha-Cha (1982)
  • Érzékek iskolája (1995)
  • 56 csepp vér (2007)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj

  • Makbeto (1982)
  • Kisváros (serio, 1996-1998)
  • A kísértés (2007)

Dubladaj roloj

Memorigiloj

Fontoj