Aschaffenburg

komunumo en Bavario, Germanio

Aschaffenburg [prononco aˈʃafənˌbʊɐ̯k] en la norma germana lingvo, Aschebersch [ˈaʒəˌbɛːʃ] en la loka dialekto) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Aschaffenburg, al kiu ĝi mem tamen ne apartenas. Fine de decembro 2022 la urbo havis 72 444 loĝantojn. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Aschaffenburg
Blazono
Aschaffenburg (Germanio)
Aschaffenburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia landoBavario
DistriktaroMalsupra Frankonio
Distriktoeksterdistrikta urbo
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo06021, 06028 (urboparto Obernau)
Poŝtkodo63739–63743
Aŭtomobila kodoAB
Oficiala Municipokodo09661000
NUTSDE261
Subdivido10 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
KomunumestroJürgen Herzing
Partio de komunumestroSPD
Adreso de la administrejoDalbergstraße 15
63739 Aschaffenburg
Demografio
Loĝantaro72444 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 9° 9′ O (mapo)49.975759.147849° 59′ N, 9° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo138 m
Areo62,45 km²
Oficiala retejohttps://www.aschaffenburg.de/
vdr
kastelo Johannisburg dumnokte
kaj dumtage
la romieca palaco Pompejanum
kastelo Schönbusch kun lago

Vidindaĵoj

Grava vidindaĵo estas la preĝejo Sanktaj Petro kaj Aleksandro.


Famuloj

Rilatoj al Esperanto

En la historia urbocentro de Aschaffenburg interalie funkcias kafejo "Pano", kies retejo informas pri la deveno de la kafeja nomo el Esperanto,[1] kaj la servistoj mem, se demandate, ankaŭ informas pri la esperanta deveno. Krome atentigeblas, ke en la komunumo Mömbris por la tuta distrikto Aschaffenburg aktivas la Kahlgrunda Esperanto-Junularo. Ĝia motoro Leo Sakaguchi organizas renkontiĝojn por junuloj KEKSO.[2] La distrikta grupo eĉ ĝis aprilo 2013 aktive kunlaboris en la distrikta ligo de junularaj asocioj - tiam oni petis malmembriĝon, ĉar la tempo de volontuloj ne plu sufiĉis por tiu aldona aktivaĵo.[3]

Eksteraj ligiloj

Referencoj