Artur Domènech i Mas
kataluna verkisto kaj esperantisto
Artur DOMÈNECH i MAS, kataluno, librotenisto, profesoro de latina lingvo, kunred. ĉe sindikalistaj ĵurnaloj. Naskiĝis je la 13-a de julio 1878 en Barcelono.
Artur Domènech i Mas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1878 en Barcelono |
Morto | 29-an de aprilo 1936 (57-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto sindikatisto ![]() |
E-isto de 1914. Konstanta kursgvidado. Estis prezidanto kaj sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, sekretario de KEF, prezidanto de la loka EG.
Tri monatojn post sia E-iĝo li gajnis la naturan floron dum Floraj Ludoj. Depost tiu tempo li fariĝis flua kaj lerta E-poeto kaj gajnis ankoraŭ trifoje premion dum la Floraj Ludoj.
Li forpasis la 29-an de aprilo 1936. Unu jaron poste estis publikigita lia verko Poemoj.
Referencoj
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Domènech el la Enciklopedio de Esperanto.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka