Argeș (rivero)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por informoj pri la samnoma distrikto, vidu la artikolon la distrikto Argeș.

Argeș [arĝeŝ] estas rivero en la suda Rumanio, maldekstra alfluanto de Danubo. Ĝi ekestas el du fontaj riveroj, Buda kaj Capra, kiuj fontas en la Făgăraș-montaro, kaj enfluas okcidente de Oltenița en Danubon.

Argeș
Lago Vidraru
rivero
Bazaj informoj
Situosuda Rumanio
Longeco350 km
Akvokolekta areo12 550 km²[1]
Averaĝa trafluo73 m³/s
Fluo
Fontoen la Făgăraș-montaro (Buda/Capra)
- Alteco super marnivelo2 030 m
- Koordinatoj , 24° 37′ 49″ O (mapo)45.36469444444424.630388888889
EnfluejoDanubo ĉe Oltenița
- Koordinatoj , 26° 37′ 1″ O (mapo)44.05869444444426.616888888889
Altecodiferenco1 594 m
Geografio
Trairataj urbojCurtea de Argeș, Pitești
Map
Argeș
vdr

La kunfluejo de Buda kaj Capra nun situas en la baraĵlago Vidraru, el kiu elfluas Argeș.

La rivero trairas la distriktojn Argeș, Dâmbovița, Ilfov, Giurgiu kaj Călărași. Ĝi de maldekstre kaptas la akvon de la suda flanko de la Orientaj Karpatoj. Rezulte la akvo alfluanta de maldekstre estas la sesoblo de tiu de la dekstra flanko.[1]

La valo de la rivero estas grava trafika vojo, kiun sekvas interalie la eŭropa vojo E81, de Pitești ĝis mallonge antaŭ Bukareŝto.

Ĉirkaŭ 20 km de Bukareŝto la rivero formas la baraĵlagon Mihăilești, 8 km longan. Ĝi larĝas ĝis tri kilometrojn kaj estas ĝis 22 metrojn profunda.

Notoj