Areco

komunumo de Italio

Areco (itale Arezzo) estas komunumo de la regiono Toskanio, en la centra Italio; ĝi ĉefurbas la samnoman provincon de Areco.

Areco
Areco
komunumo de Italio • Italian city-state
Ŝtato Italio
Regiono Lombardio
ProvincoAR Areco
Geografia situo, 11° 53′ O (mapo)43.46666666666711.88333333333343° 28′ N, 11° 53′ O (mapo)
Alto super marnivelo296 m
Areo386 km²
Loĝantaro96 260 (2023)
Loĝdenso250 loĝantoj/km²
SubdividaĵojOlmo, Rigutino, Puliciano, Vitiano, Palazzo del Pero, Quarata, Ponte Buriano, Ponte alla Chiassa, Venere, Santa Maria alla Rassinata, Tregozzano, San Giuliano kaj Le Poggiola
Najbaraj komunumojAnghiari, Capolona, Castiglion Fibocchi, Castiglion Fiorentino, Città di Castello (PG), Civitella in Val di Chiana, Cortona, Laterina, Marciano della Chiana, Monte San Savino, Monte Santa Maria Tiberina (PG), Monterchi kaj Subbiano
PatronoDonato de Areco
Festa tago7-a de aŭgusto
Nomo de loĝantojaretini
Poŝtkodo52100
Imposta kodoA390
Kodo laŭ ISTAT051002
Telefona prefikso0575
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Ĝia nomo famas pro la monaĥo Guido de Arezzo, la difininto de la eŭropa sistemo de primitivaj tonsilaboj. Tie naskiĝis ankaŭ la papo Gregorio la 10-a.

Historio

Areco ekestis antaŭ la 9-a jarcento a.K.. Ĝi estis etruska urbo nomata Aritim. Post la batalo de Rosellae (295 a.K.) pluraj etruskaj urboj, inter kiuj Areco (latine Arretium), estis konkeritaj de la Romianoj.

Dum la mezepoko Areco estis regata de episkopo; en la 11-a jarcento la urbanoj volis ankaŭ civilan reganton, kiu estis nomata "konsulo". La kunesto de du regantoj ne estis facila kaj iom post iom la episkopo perdis sian povon, dum la konsulo estis anstataŭita de nova civila reganto, la "signore" (senjoro). En 1382 Areco estis prenita de Florenco.

Famuloj

Naskiĝintaj en Areco

Mortintaj en Areco

  • Viktoro la 2-a (1018-1057), papo
  • Gregorio la 10-a (1210-1276), papo
  • Agnolo di Polo (1470-1528), skulptisto
  • Guillaume de Marcillat (1470-1529), vitralisto

Bildaro

Panoramo

Eksteraj ligiloj