Araba-persa alfabeto

alfabeto por persa lingvo bazita sur la arablingva alfabeto; enhavas 4 literojn (گ پ چ ژ) aldone al la araba, kun 32 literoj entute

Per la persa-araba skribo oni notas la persan lingvon. La taĝika dialekto tamen estas skribata per alia sistemo, nome per cirilaj literoj.

Aboco

izolitekomenceinterneFinenomoIFAEsperanta proksimumo/literumorimarkoj
alef/ɒː, a, e, o, ʔ/â (malferma, longa) a e o '
be/b/b
پپpe/p/ [ph]ppersa, ne araba
te/t/ [th]t
se/s/sen arab-devenaj vortoj
ĝim/ʤ/ĝ
چĉe/ʧ/ [ʧh]ĉpersa, ne araba
he-je ĝimi/h/ [h, ɦ][1]hen arab-devenaj vortoj
ĥe/x/ [χ]ĥ
dâl/d/d
zâl/z/z
re/r/ [ɾ]r
ze/z/z
ژژĵe/ʒ/ĵpersa, ne araba
sin/s/s
ŝin/ʃ/ŝ
sâd/s/s
ﺿzâd/z/zen arab-devenaj vortoj
/t/ [th]ten arab-devenaj vortoj
/z/zen arab-devenaj vortoj
ejn/ʔ/ [ʔ, Vˁ][2]a, een arab-devenaj vortoj
ghejn/q/ [ɢ, q]gh (ĥ, k)
fe/f/f
qâf/q/ [ɢ, q]q (ĥ, k)
کkâf/k/ [kh, ch][3]kformo modifita rilate al la araba
گgâf/g/ [g, ɟ][4]gpersa, ne araba
lâm/l/l
mim/m/m
nun/n/n
ووvâv/v, u, w/v, u
he/h/ [h, ɦ][1]h
je/iː, j/i, jformo modifita rilate al la araba

Kromsignoj

Pluraj kromsignoj de la araba skribo estas ordinare uzataj ankaŭ en la araba-persa.

Kelkaj kromsignoj indikas mallongajn vokalojn. Ili aperas nur en vortaroj aŭ en korana teksto.

Ciferoj

La persaj ciferoj forme similas al la arabaj kun ioma diferenco ĉe 4 5 6.

perseper literojnomotransskribe
۰صفرsefr0
۱یکjek1
۲دوdo2
۳سهse3
۴چهارĉahâr4
۵پنجpanĝ5
۶ششŝeŝ6
۷هفتhaft7
۸هشتhaŝt8
۹نوnoh9

Interpunkcio

Nuntempaj interpunkciaj signoj similas al tiuj de latinlitera skribo. Notindas nur, ke la demandosigno estas turnita, kaj komo kaj punktokomo estas renversitaj

persetransskribe
؟?
،,
؛;

Nulspaca disigilo

En komputa tipografio kelkaj afiksoj de la persa lingvo necesigas nulspacan disigilon (zero-width non-joiner ZWNJ).

Ekzemple en می‌خواهم mi-ĥâham (mi volas) la prefikso می mi- (-as) estas alskribata al la verba radikalo, sed ĝia litero je (/i/) ne ricevu la internan formon: estas malĝuste skribi میخواهم. La je ricevu la vort-finan formon, kvankam nenia videbla spaco disigu ĝin de la radikalo. Tion oni havigas per enmeto de nevidebla nulspaca disigilo inter mi kaj ĥâham.

Transskriboj kaj alternativoj

Sciencaj revuoj uzas diversajn transskribajn sistemojn. Perslingvanoj latinigas la lingvon laŭbezone en tujmesaĝiloj aŭ aliaj neadaptitaj komunikiloj. Aŭtoritataj normoj mankas.

Iranaj kleruloj iafoje subtenis plenan latinigon de la skribo, argumentante interalie, ke la persa, kiel ne ŝemida sed hindeŭropa lingvo, distingas vortojn per vokaloj. Tiuj provoj kaŭzis akrajn disputojn.

  • UniPers aŭ پـارســى جـهـانــى pârsi-je ĝahâni (tutmonda persa) estas propono el la mezo de la 20a jarcento.
  • IPA2 aŭ Pársik estas pli nova propono, celanta almenaŭ pli facilan studadon de la lingvo.