Apostola koncilio
La apostola koncilio en Jerusalemo inter la jaroj 44 kaj 49 estis kunveno de la apostoloj de la unua kristana komunumo, tiu de la urbo Jerusalemo, kun Paŭlo de Tarso kaj liaj akompanantoj. Tie interkonsentiĝis la por la historio de la kristana religio centra decido misie diskonigi la kristanan kredon inter ne-judoj. Ekestis liga interkonsento pri tio, ke sufiĉas baptiĝo por akceptiĝi en la komunumo de kristanoj, kaj ke ne nepre necesas la obeo de ĉiuj kutimoj de judismo, kiel ekzemple la cirkumcido aŭ la limigo al koŝera manĝado. La koncilio, kies decidoj ekestis pro fortaj pledoj de Paŭlo, signifis la transformon de la kristanismo de judisma sekto al propra religio kulture forte ligita al la judismo sed baze sendependa de ĝi.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka