Apendico
fermita tubo kunligita kun la cekumo
La homa apendico (appendix aŭ processus vermiformis) estas 8 cm longa tubeto, rudimentiĝinta intesteto, ligita al la cekumo. Ĝi situas en la ventrokavo dekstraflanke. Ĝi estis perdinta multe el sia iama funkcio, tio estas temas pri vestiĝa strukturo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/24/Digestive_system_diagram_eo.svg/400px-Digestive_system_diagram_eo.svg.png)
- Apendico estas la aldona, klariga parto en la fino de libro, verko.
Ĝi havas nur unu aperturon al la cekumo, kiu kelkfoje tute aŭ parte fermiĝas kaj la bakterioj plimultiĝas en ĝi. Tiel estiĝas inflamo, kiu nomiĝas apendicito.
La forigo, fortranĉo de la apendico nomiĝas apendicektomio.
Utilo?
Sciencistoj en 2014 finfine malkovris kial utilus (kaj gravus) la apendico. Ĝi estus rezerva stokejo de sanaj bakterioj. [1]
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka