Apátistvánfalva

vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario

Apátistvánfalva (apAtiŝtvanfalva) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd. La loknomo signifas hungare: vilaĝo de abato Stefano. La vilaĝo slovene ŜtevanovciŜtivanovca, germane Stefansdorf, latine Estevanfaloa estas.

Apátistvánfalva
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo9982
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro382  (2023) [+]
Loĝdenso30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 16° 15′ O (mapo)46.8967916.2543646° 54′ N, 16° 15′ O (mapo) [+]
Areo12,86 km² (1 286 ha) [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Apátistvánfalva (Hungario)
Apátistvánfalva (Hungario)
DEC
Situo de Apátistvánfalva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Apátistvánfalva [+]
vdr
Panoramo de Apátistvánfalva
Monumento de falintoj en Apátiistvánfalva
Preĝejo de Apátiistvánfalva

Bazaj informoj

Historio

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj farmoj. Ĉiu farmo konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.

En la mezepoko la vilaĝo apartenis al abatejo de Szentgotthárd, nomo de la nomdonanta abato estis Harding Sankta Stefano. La katolika preĝejo pri Harding Stefano la 1-a (Hungario) konstruiĝis en 1785.

Post la 1-a mondmilito la vilaĝo abrupte trovis sin ĉe la nova landlimo al SHS (serba-kroata-slovena unio). Post la 2-a mondmilito Fera kurteno konstruiĝis laŭ la aŭstra limo, ankaŭ tio estas tre proksime. Ĉe la limo oni faris 5 km-ojn dikan zonon, praktike netuŝeblan. En 1989 oni malkonstruis la feran kurtenon kaj oni trovis laŭ la aŭstra limo regionon netuŝitan de homoj dum 40 jaroj. Ekde 2008 ankaŭ Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senkontrole.

En 1937 la ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Istvánfalu kaj Újbalázsfalva unuiĝis.

En la vilaĝo plejparte slovenoj loĝas, ili okupiĝas pri bestbredado, ceramikaĵo kaj forstumado, proksime akvorezervujo funkcias. La komunumo apartenas al Nacia Parko Őrség kaj Hanság.

Vidindaĵoj

AlsónemesapátiApátfalvaApáthegyaljaApátiApátistvánfalvaApátka
ApátkeresztúrApátlévnaApátmarótApátújfaluApátvarasdAranyosapáti
BajmócapátiBátaapátiBélapátfalvaDobrácsapátiGagyapátiGencsapáti
JászapátiKisapátiKisbárapátiKörösszegapátiMonostorapátiNemesapáti
NyársapátOláhapátiOlcsvaapátiPornóapátiPusztaapátiSomogyapáti
SzászapátfalvaSzéplakapátiVágapátiVicsápapátiZalaapátiZsitvaapáti