António Vieira

La pastro António VIEIRA (6-a de februaro 160818-a de julio 1697) estis portugala-brazila jezuita misiisto, predikisto, diplomato, politikisto kaj verkisto. Li naskiĝis en Lisbono kaj kiam estis 7-jaraĝa li iris kun la familio al Bahio, en Brazilo, kie lia patro estis sekretario por la registaro. Li studis en la jezuita lernejo de Bahio kaj aliĝis al la Jezuitoj, ricevinte sian ordonon en 1635 kaj tiam ekigante sian laboron kiel predikisto.

António Vieira
Persona informo
Naskiĝo6-an de februaro 1608 (1608-02-06)
en Sé
Morto18-an de julio 1697 (1697-07-18) (89-jaraĝa)
en Salvador de Bahio
Religiokatolikismo vd
Lingvojportugala vd
ŜtatanecoReĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo António Vieira
Familio
PatroCristóvão Vieira Ravasco (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMaria de Azevedo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojBernardo Vieira Ravasco (en) Traduki, Inácia de Azevedo (en) Traduki kaj Leonor de Azevedo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofilozofo
diplomato
historiisto
oratoro
verkisto
religiulo
misiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
La unua paĝo de Historia do Futuro

En 1641 li reiris al Lisbono kun la urbo-reganto por prezenti al reĝo Johano la 4-a la aliĝon al la afero pri "Restauração", renovigado de Portugalio post la resendependiĝo de Hispanio, tiama uniigita lando por kunigo de kronoj. La reĝo donis al li plurajn diplomatiajn laborojn en Nederlando kaj Romo. Tamen, ĉar li ne bone sukcesis plenumi tiujn laborojn, li reiris al Brazilo kaj dediĉis sin al misionado de brazilaj indiĝenoj.

Post la morto de Johano la 4-a, la Inkvizicio akuzas lin pri havi herezajn opiniojn (1662-1667), sed post ke Petro la 2-a supreniras al la trono, li estis liberigita. Post nova kaj intensa laboro kiel diplomato en Romo kaj kiel predikisto, li revenis por resti en Bahio, kie li mortis preskaŭ 90-jaraga.

Krom siaj famaj Sermões (Predikoj- 13 partoj publikigitaj inter 1679 kaj 1699), li skribis Esperanças de Portugal (Esperoj de Portugalio), Clavis Prophetarum kaj História do Futuro (Historio de la Estonto).

En Esperanto aperis

  • La skulptisto. Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 231, p. 27.
  • Ni estas polvo. Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 231, p. 28.
  • Prediko al fiŝoj. Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 231, p. 28-29.

Eksteraj ligiloj