Anneliese Michel

germana katolikino, kiu mortis post ekzorcismo

Anneliese MICHEL (naskiĝinta la 21-an de septembro 1952 en Leiblfing – mortinta la 1-an de julio 1976, 23-jara, en Klingenberg am Main) estis bavara studentino el katolika familio, kiu en periodo inter septembro 1975 kaj julio 1976 subiĝis al "granda ekzorcismo", kiu kaŭzis ŝian morton.

Anneliese Michel
Anneliese Michel antaŭ la spasmoj
Anneliese Michel antaŭ la spasmoj
Persona informo
NaskonomoAnneliese Michel
Naskiĝo21-an de septembro 1952
en Germanio Leiblfing, Germanio
Morto1-an de julio 1976
en Germanio Klingenberg am Main, Germanio
MortokialoDehidratiĝo, subnutrado kaj inanicio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoOkcidenta Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materGymnasium (en) Traduki
Universitato de Würzburg Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupostudento
liceano Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En la jaro 1968 unuafoje aperas ĉe Anneliese Michel unuaj simptomoj de eksterordinaraj atakaj statoj. Anneliese sen evidenta kaŭzo en lernejo senkonsciiĝis kaj la sekvantan nokton dum fortaj spasmoj ŝi tramordis sian langon. Pli poste ŝi indikis, ke dum tiu ĉi atako ŝi sentis fremdan forton, kvazaŭ ĝi enpremis ŝin en la liton.

Post plua atako en aŭgusto 1969 familia kuracisto proponis neŭrologian esploron kun suspekto al epilepsio, sed ĉiuj testoj inkluzive de EEG finiĝis kun negativa rezulto kaj la esploro estis fermita kiel epilepsia malsaniĝo de tipo "grand mal", la spertita atako estis markita kiel cerba spasmo de nokta tipo. Anneliese ricevis kontraŭepilepsikaĵojn, per kiuj ŝi estis kuracata ĝis sia morto.

Eksteraj ligiloj