Anna Kinberg Batra

Anna Maria KINBERG BATRA (naskiĝis la  14-an de aprilo 1970(nun 1970-04-14) en Skärholmen, Stokholmo) estas sveda politikisto kaj estis partiestro de la konservativa partio (Moderaterna = la Moderuloj) ekde 2015. Ŝi sekvis post Fredrik Reinfeldt, kiu antaŭe estis partiestro de la Moderuloj kaj ĉefministro de Svedio, post la parlamentaj balotoj de 2014 en Svedio, en kiu gajnis socialdemokrato Stefan Löfven super la konservativa kvarpartia alianco.

Anna Kinberg Batra
sveda politikisto
Anna Kinberg Batra en 2015
Anna Kinberg Batra en 2015
Persona informo
Naskiĝo14-an de aprilo 1970 (1970-04-14) (54-jaraĝa)
en Skärholmen, Stokholmo,  Svedio
Lingvojsveda vd
ŜtatanecoSvedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materStokholma Lernejo de Ekonomiko - civilekonom (en) Traduki
Universitato de Stokholmo
Enskilda Gymnasiet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioKonservativa partio La Moderuloj
Familio
PatroJohan S. Kinberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oDavid Batra, sveda humuristo
Infanoj1
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enStokholmo vd
En TTTretpaĝo de Kinberg Batra ĉe la svedia parlamento
Partiestro de la konservativa partio La Moderuloj
Dum20152017
AntaŭuloFredrik Reinfeldt
SekvantoUlf Kristersson
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Estante la partiestro de la plej granda opozicia partio, ŝi estis la plej probabla kandidato por defii la oficantan ĉefministron en la venontaj parlamentaj balotoj en 2018. En 2017 ŝi demisiis pro manko de partiinterna subteno.