Anna Held

Anna Held, propre Helena Anna Feld (naskiĝis la 8-an de marto 1872 en Varsovio, mortis la 12-an de aŭgusto 1918 en Nov-Jorko) estis usona kantistino, dancistino kaj aktorino pol-juddevena.

Anna Held
Persona informo
Anna Held
Naskiĝo19-an de marto 1872 (1872-03-19)
en Varsovio, Kongresa Pollando
Morto12-an de aŭgusto 1918 (1918-08-12) (46-jaraĝa)
en Nov-Jorko,  Usono
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perMultipla mjelomo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboGate of Heaven Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoRusia Imperio
Francio
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oMaximo Carrera (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloFlorenz Ziegfeld junior Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojLiane Carrera (en) Traduki
 ( Maximo Carrera (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoaktoro
teatra aktoro
kantisto
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Usona kantistino, dancistino kaj aktorino. Fine de la 19-a jarcento prezentiĝis en Broadway, akirante opinion de unu el la plej belaj virinoj en la mondo. En la jaroj 1897-1913 estis ligita kun Florenz Ziegfeld junior, kiu faris el ŝi stelulinon de siaj varieteoj. En la kino rolis unu ĉefan rolon – la titolan heroinon de filma adapto de la verko de Maurice Hennequin - Madame la Presidente. En teatro ŝi ludis kun grandaj figurooj de la scenejo ekzemple kun Henry Bergman, kiu poste iĝos aktoro de la trupo de Charlie Chaplin, en Papa's Wife, la muzikala sukceso de la jaro 1899.

En la televida filmo Varieteo, virinoj kaj kanto (originale Ziegfeld: The Man and His Women, 1978, reĝisoro Buzz Kulik), rakontanta pri la vivo de Florenz Ziegfeld, la rolon de Anna Held ludis kanada aktorino Barbara Parkins.

Ŝia edzo estis urugvajano Maximo Carrera, kun kiu havis filinon Liane Held Carrera.

Filmografio

  • Anna Held (1901) kiel ŝi mem
  • Kometo (The Comet, 1910)
  • Elevating an Elephant (1913)
  • Madame la Presidente (1916) kiel Mademoiselle Gobette

Bibliografio

Eksteraj ligiloj