Andrew George Vajna

Andrew George VAJNA [endrju ĝorĝ vajna] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1944 -- mortis la 20-a de januaro 2019) estis hungardevena filmproduktisto, originale el Budapeŝto, mortempe vivanta kaj laborante en Usono.

Andrew George Vajna
Persona informo
NaskonomoVajna András György
Aliaj nomojAndy Vajna
Naskiĝo1-an de aŭgusto 1944 (1944-08-01)
en Budapeŝto
Morto20-an de januaro 2019 (2019-01-20) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
MortokialoMalsano Redakti la valoron en Wikidata
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojhungaraangla
ŜtatanecoHungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso (–) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oTímea Vajna (en) Traduki (2013–2019) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofilmproduktoro
plenuma produktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttps://andyvajna.hu/
vdr

Li forlasis Hungarion en 1956 kun oklino al alia onklino en Usono (tra Aŭstrio, Kanado). La familio postvenis kaj setlis en Los Angeles, Kalifornio. Vajna studis en gimnazio apud la Studo Fox, kio impresis lin. li poste studis al operatoro, kaj malfermis foostudion. Iu skia akcidento provizore ŝanĝis lian vivon. Li iĝis frizisto kaj rimarkis, ke en Holivudo la perukoj havas aĉan kvaliton. Li importis perukon el Honkongo kaj reen eksportis fruktojn. Post tiu sukcesa negoco, li produktigis, vendis uzit-efikajn ĝinzojn, kion li elpensis. Poste okazis la fila epoko kaj li iĝis dum mallonga tempo iĝis gvidanta, respekta persono.

Li komencis sian agadon en Orient-Azio, per funkciigo de kinejoj kaj aĉeto-vendo de filmoj. La firmao Panasia Film (Hongkong) funkciis sukcese, tiel estiĝis ebleco por grandiĝo. En 1976, li kun Mario Kassar fondis la firmaon Carolco, kiu iĝis baldaŭ mamuta entrepreno, plej influhava distribua firmao.

Li fondis en 1982 la Usonan Filmmarket-esploran Asocion, kies prezidantan postenon li okupis.

Li estas fidela al sia hungareco, tiel oni povas taksi gesto, ke li surfilmigis partojn por la filmo Evita en la hungara ĉefurbo Budapeŝto. Sama gesto estas, ke li financis konstruadon - kiel investisto, nun kunposedanto -, de grandan filmstudio ĉe la hungara vilaĝo Etyek (Korda Filmstúdió).

Vajna produktis sukcesajn filmojn kiel Escape to Victory, Rambo- serioj, Die Hard: With a Vengeance, kaj Terminator 3: Rise of the Machines, Evita.