André Courrèges

André Courrèges [andʁe kuʁɛʒ] (naskiĝis la  9-an de marto 1923(nun 1923-03-09) en Pau, mortis la 7-an de januaro 2016 en Neuilly-sur-Seine) estis franca modkreanto, konata pro sia futurisma dezajno. 25-jaraĝa, post studado de civila inĝenierado, li iris al Parizo por labori en la mod-entrepreno de Jeanne Lafaurie[1]. Kelkajn monatojn poste, li iris al Balenciaga.

André Courrèges
Persona informo
NaskonomoAndré Courrèges
Naskiĝo9-an de marto 1923 (1923-03-09)
en Paŭo
Morto7-an de januaro 2016 (2016-01-07) (92-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
MortokialoParkinsona malsano Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojfranca
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materSchool of the Parisian Couture Union (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oCoqueline Courrèges (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupogrand couturier (en) Traduki
entreprenisto
inĝeniero
piloto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttps://www.andrecourregespatrimoine.com/
vdr

Courrèges estis influita de moderna arĥitekturo, teĥnologio, novaj ŝtofoj, modernismo kaj futurismo en Arto kaj Dezajno. Pluraj dezajnistoj faris similan aserton, inkluzive Coco Chanel, kiu kunlaboris kaj konis multajn modernajn artistojn, kaj Mary Quant, kies kariero iamaniere paralelis tiun de Courrèges (ambaŭ Courrèges kaj Mary Quant faris postulon pri la invento de la minijupo). Courrèges puŝis siajn ideojn ĝis la ekstremo, produktante iujn el la plej distingaj dezajnoj de la 20-a jarcento.

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo André Courrèges en la angla Vikipedio.