André Brie

germana politikisto

Doktoro André Brie (n. la 13-an de marto 1950, Schwerin, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio) estas germana politikisto, Membro de la Eŭropa Parlamento de 1999 ĝis 2009 de la Partio de Demokratia Socialismo (parto de la Eŭropa Maldekstro) kaj estis ano de la parlamenta Komitato pri eksteraj aferoj.

Doktoro
André Brie
André Brie (maldekstra) en manifestacio kontraŭ malaltaj salajroj. Meklenburgo-Antaŭpomerio. 2011.
André Brie (maldekstra) en manifestacio kontraŭ malaltaj salajroj. Meklenburgo-Antaŭpomerio. 2011.
Persona informo
André Brie
Naskiĝo13-a de marto 1950
en Schwerin, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio
Germana Demokratia Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materAcademy of political science and jurisprudence (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioPartio de Demokratia Socialismo
Familio
PatroHorst Brie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojMichael Brie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oIngrid Mattern
Profesio
Okupopolitikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoInternaciaj rilatoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enSchwerinStrasburgoBruselo vd
En TTThttp://www.andrebrie.de/ germane
Membro de la Eŭropa Parlamento
Dum19992004
Dum20042009
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li ankaŭ provizore servis en la Komitato pri peticioj kaj la Komitato pri interna merkato kaj protektado de konsumantoj. Krome li estis membro de la regiona partia konsilio en Meklenburgo-Antaŭpomerio.

Edukado

  • 1968: Diplomiĝis kiel il-faristo.
  • 1976: Diplomiĝis pri politikaj sciencoj
  • 1979: Ricevis titolon de doktoro pri politikaj sciencoj.
  • 1985: Ricevis doktoran titolon post fini la duan disertacion.

Kariero

  • 1976-1983: Akademia asistanto en la Instituto pri internaciaj rilatoj (Potsdamo-Babelsberg).
  • 1983-1986: ĉefa asistanto en la Instituto pri internaciaj rilatoj.
  • 1986-1989: lektoro kaj asistanta profesoro en la Instituto pri internaciaj rilatoj.
  • 1990: lektoro en Humboldt-Universitato (Berlino).
  • 1990-1999: membro de la Plenumkomitato de la Partio de Demokratia Socialismo kaj administranto de la balotkampanjo.
  • 1990-1992: vic-prezidanto de la Partio de Demokratia Socialismo.
  • ekde 2003: membro de la landa partia plenumkomitato de Meklenburgo-Antaŭpomerio.
  • 1999-2009: Membro de la Eŭropa Parlamento.

Iraka skandalo

En junio 2007 eksplodis skandalo, kaŭzita de la filmetoj, enmetitaj en YouTube kaj montrintaj du deputitojn de la Eŭropa Parlamento, dancantajn kune kun anoj de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (OMIP). Baldaŭ portugala socialisto Paulo Casaca konfirmis, ke de la 4-a ĝis la 8-a de januaro li kune kun André Brie vizitis tendaron Aŝrafo en Irako. Li deklaris ke tio estis tute normala ago, ĉar OMIP ne plu estas konsiderata de Eŭropa Unio kiel terora organizaĵo. Malgraŭ tio André Brie konsilis al sia portugala kolego ne plu vizitu Iranon pro danĝero por lia vivo.[1]

Familio

Brie estas filo de GDR-diplomato Horst Brie kaj akompanis lin kun la tuta familio en pluraj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Nord-Koreio. Li edziĝis duan fojon je eks-deputito de la saksa parlamento Ingrid Mattern (La Maldekstro), kun kiu li naskigis filinon. Krome li havas du filinojn de la unua geedziĝo. Lia frato Michael Brie estas unu el teoretiuloj de La Maldekstro.

Verkoj

André Brie estas aŭtoro de pluraj libroj pri la ekstera politiko kaj senarmigo. Krome li verkis librojn de aforismoj, infanlibrojn kaj tekstojn por kabareo.

Politiko

  • Nato, Brüssel und Raketen (1980)
  • Militärisches Gleichgewicht, Entspannung, Abrüstung (1986), ISBN 3-329-00141-0
  • Friedenspolitik im nuklear-kosmischen Zeitalter (Mitautor) (1986), ISBN 3-329-00072-4
  • Wann soll man Bäume pflanzen? Wege zur Abrüstung. Kinderbuchverlag, Berlin 1984, ISBN 3-358-00019-2 (2. Auflage 1987)
  • Intelligente Waffen oder intelligente Politik? Abrüstung – die Chance der Vernunft (1988), ISBN 3-355-0776-5 (formale falsa ISBN)
  • Conventional Disarmament in Europe (1989), ISBN 92-9045-027-4
  • Befreiung der Visionen. Für eine sozialistische Erneuerung (1992), ISBN 3-89468-111-5 (formale falsa ISBN)
  • Ich tauche nicht ab. Selbstzeugnisse und Reflexionen (1996), ISBN 3-929161-59-1
  • Zur Programmatik der Partei des Demokratischen Sozialismus (Mitautor) (1997), ISBN

3-320-01932-5

Aforismoj

  • Der Weisheit letzter Schuss (Mitautor) (1980)
  • Die Wahrheit lügt in der Mitte (1982), ISBN 3-359-00237-7
  • Am Anfang war das letzte Wort (1985)
  • Nur die nackte Wahrheit geht mit keiner Mode (1999), ISBN 3-359-00976-2

Eksteraj ligiloj

Referencoj