András Mócsy

András Mócsy [andrAŝ mOĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mócsy András estis hungara arkeologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982), membro korespondanta de Aŭstra Scienca Akademio.

András Mócsy
Persona informo
Naskiĝo15-an de majo 1929 (1929-05-15)
en Budapeŝto
Morto20-an de januaro 1987 (1987-01-20) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 60/8-1-367 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Eötvös Loránd (–1949)
Universitato Eötvös Loránd - arkeologio, muzeologio (–1951) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroJános Mócsy Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoarkeologo
epigrafisto
historian of classical antiquity (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

András Mócsy [1] naskiĝis la 15-an de majo 1929 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de januaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio

András Mócsy frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1947-1951, sed en 1959 akiris ankaŭ pli novan diplomon. En 1951 li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo. En 1959 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto. Li doktoriĝis pri arkeologio en 1968. En 1974 li estis elektita vicrektoro, en 1977 katedrestro. Li okupiĝis precipe pri Panonio. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn ekde 1971.

Verkaro (elekto)

  • A százhalombatta-dunafüredi római tábor és település (1955)
  • Pannónia története (1963)
  • Savaria, Scarbantia und die Limes-Strecke Ad Flexum-Arwabona (1972)
  • A római név, mint társadalomtörténeti forrás (1985)
  • Pannónia régészeti kézikönyve (Arkeologia manlibro de Panonio), (1990)

Fontoj