Andor Zsoldos

Andor Zsoldos [ĵoldoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsoldos Andor estis hungara scenaristo, aktoro, produktoro. Lia origina familia nomo estis Gutman, lia persona nomo eksterlande ofte estis André.

Andor Zsoldos
Persona informo
NaskonomoGutman Andor
Naskiĝo27-an de julio 1893 (1893-07-27)
en Budapeŝto
Morto28-an de oktobro 1976 (1976-10-28) (83-jaraĝa)
en Holivudo
TomboHollywood Forever Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoverkisto
scenaristo
ĵurnalisto
aktoro
poeto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Andor Gutman[1][2] naskiĝis la 27-an de julio 1893 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de oktobro 1976 en Holivudo (Los Anĝeleso), Kalifornio, Usono.

Biografio

Andor Zsoldos akiris aktoran diplomon en Lernejo de Tutlanda Aktorasocio en 1912, poste li estis aktoro en Szatmárnémeti, Nagyvárad, Marosvásárhely kaj Miskolc. En 1922 li fondis teatron kaj tiutempe li estis ĵurnalisto. Inter 19271933 li estis scenaristo en Berlino, ankaŭ kolego de Max Reinhardt. Pro la nazioj li hejmenvenis kaj estis plu scenaristo. Lia filmo estis premiita en Cannes en 1947. Li instruis en la akademio. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj en Vieno li fondis filman firmaon. Tamen iom poste li translokiĝis al Usono. Unufoje li revizitis Hungarion en 1967. Li havis edzinon.

Liaj scenarlibroj (elekto)

  • Diadalmas élet (1923)
  • Es gibt eine Frau, die dich niemals vergißt (1930)
  • Piri mindent tud (1932)
  • Rákóczi induló (1933, ankaŭ produktoro)
  • Döntő pillanat (1938)
  • A tanítónő (1945, ankaŭ produktoro, la filmo premiita en 1947)

Liaj aliaj verkoj (elekto)

  • Mátyás király (opereto, prezentita en Teatro Városi)
  • Szürke porszem (poemaro, 1974, premiita en 1976)

Fontoj

Referencoj