Amazon.com

Usona firmao

Amazon.com, Inc., ofte simple nomata Amazon (ˈæməzɒn ˈæməzən), estas usona firmao, ĉefe aktiva en elektronika komercado kaj nuba komputado, kun ĉefsidejo en Seatlo, Vaŝingtonio. Ĝi estas la plej granda interrete-bazita podetala vendanto en Usono.[1] Amazon.com komenciĝis kiel reta librovendejo, kaj poste iom post iom aldonis al sia stoko DVDojn, Bluradiajn diskojn, KDojn, elsendfluojn kaj alŝutojn videajn kaj MP3ajn, sonlibrojn, softvaron, videoludojn, elektronikajn aparatojn, vestaĵojn, meblojn, manĝaĵojn, ludilojn kaj juvelojn. La firmao produktas kaj vendas ankaŭ proprajn elektronikajn aparatojn, inter kiuj rimarkindas elektronikaj librolegiloj Amazon Kindle, tabulkomputiloj Fire, la elsendflua ricevilo Fire TV kaj la ne plu vendata 3D-kapabla telefono Fire Phone. Amazon estas la plej granda provizanto de nubkomputadaj servoj (IaaS) en la mondo.[2] Amazon vendas ankaŭ iujn malmultekostajn produktojn (ekzemple, kablojn USB) sub la propra marko AmazonBasics.

Amazon.com
AMAZON.COM, INC.
entrepreno • negocopublika kompanio • tre granda Interreta platformo vd
Dum5-a de julio 1994 - nekonata/nuntempe
Jura formoentrepreno
FondintojJeff Bezos vd
Ĉefestro(j)Andy Jassy vd
SidejoSeatlo
LandoUsono
Estr(ar)oJeff Bezos • Andy Jassy
Dungitoj1 608 000 (stato: 31-a de decembro 2021)
AgokampoAmazon Echo • Amazon Prime • Amazon Prime Video • ComiXology • Amazon Web Services • Alexa Internet • Amazon Appstore • Amazon Kindle • Amazon S3 • Interreta filma datumbazo • Shopbop • Amazon.com
ISIN-kodoUS0231351067
Posedata deJeff Bezos • The Vanguard GroupBlackRock vd
filiaj kompaniojA9.com • Amazon Web Services • Alexa Internet • Zappos • IMDb.com, Inc. • Twitch Interactive • Amazon Books • Amazon Games • Amazon Lab126 • Amazon Publishing • Amazon Robotics • Amazon MGM Studios • Audible • Body Labs • Book Depository • Box Office Mojo • Digital Photography Review • Goodreads • Graphiq • Ring • Tutaj Manĝaĵoj Merkato • Woot • Diapers.com • Amazon Prime Video • Sqrrl • Double Helix Games • Amazon Logistics • Amazon Air • Amazon Logistic Prague • Amazon Europe Core • Amazon Czech Republic Services • Amazon University Esports • Amazon Prime Air • Souq.com • Amazon Technologies • MGM Holdings vd
PartoprenantaMerch by Amazon vd
Posedataj kompaniojWoot • Tutaj Manĝaĵoj MerkatoGoodreads • .free • Double Helix Games • Amazon Lab126 • Reflexive Entertainment • Amazon Music • Askville • ComiXology • Diapers.com • Digital Photography Review • endless.com • junglee.com • Shelfari • Book Depository • Day 1 • Amazon Tower I • Amazon Books • .yamaxun • .zappos • Amazon Go • Amazon Games • Amazon HQ2 • Treasure Truck • Amazon Spheres • Amazon KindleAlexa Internet • AbeBooks • Audible • Amazon Web Services • LoveFilm • INLT • Twitch Interactive • eero • iRobot • Amazon CloudFront • Amazon S3 • Amazon S3 Glacier vd
TTTOficiala retejo
vdr
La unua turo en la ĉefsideja tereno de Amazon, en Seattle, finkonstruita en 2015

Amazon havas apartajn retvendejojn por Usono, Britio kaj Irlando, Francio, Kanado, Germanio, Italio, Hispanio, Nederlando, Aŭstralio, Brazilo, Japanio, Ĉinio, Barato, Svedio, Pollando kaj Meksiko kaj ekspedas internacie al iuj aliaj landoj iujn el siaj vendaĵoj.[3]

En 2015, Amazon preterpasis Walmart-on kiel la plej valoran podetalan vendanton en Usono laŭ la valoro de merkate aĉetitaj akcioj.[4]

Vidu ankaŭ

Fontoj

La artikolo estas bazita sur la unuaj tri alineoj de la anglalingva respondaĵo.

Eksteraj ligiloj