Alveolo-palatalo

En fonetiko, alveolo-palataloj (aŭ alveolo-palataj konsonantoj, aŭ pleonasme alveolo-palatalaj konsonantoj) estas palataligitaj postalveolaraj frikativoj, artikulaciataj per la lango malantaŭ la alveolara kresto, kaj la korpo de a lango levita al la palato.

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
v • d • r
Sagitala sekcio de alveolo-palatala frikativo

Ili similas al palato-alveolaraj kaj retrofleksaj frikativoj, sed estas laminalaj anstataŭ apikalajsubapikalaj kiel estas la retrofleksaj frikativoj, kaj estas pli plene palataligitaj ol la "kupolaj" palato-alveolaraj frikativoj.

Troviĝo en lingvoj

Alveolo-palatalaj siblantoj troveblas en ĉinaj lingvoj kiaj la normĉina (mandarina) (cmn), hakaa (hak), kaj wu (wuu)[1], aldone al la abĥaza (abk), pola, rusa, sveda, ubiĥa (uby), japana, korea, kaj serba. Kinnauri uzas alveolo-palatalan nazalon.

Transskribado per IFA

La alveolo-palatalaj konsonantoj en la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IFAPriskriboEkzemplo
LingvoOrtografioIFASignifo
Senvoĉa alveolo-palatala frikativoNormĉina
(Mandarina)
小 (xiǎo)[ɕiɑu˨˩˦]malgranda
Voĉa alveolo-palatala frikativoPolazioło[ʑɔwɔ]herbo
ʨSenvoĉa alveolo-palatala afrikatoSerbaкућа (kuća)[kuʨa]domo
ʥVoĉa alveolo-palatala afrikatoJapanajishin[ʥiɕĩɴ]tertremo


Notu: La tabelo montras nur siblantojn. En sinologiaj cirkloj oni uzas simbolojn por alveolo-palatalaj plozivoj (ȶ, ȡ), nazaloj (ȵ), kaj likvidoj (ȴ), sed tiuj ofte prezentas simplajn palatalajn aŭ palataligitajn konsonantojn, kaj do ne estas agnoskitaj de la IFA.

Piednotoj

Vidu ankaŭ