Alpár Losoncz

Alpár Losoncz [loŝonc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Losoncz Alpár, serbe Алпар Лошонц estas serbia hungara altlerneja instruisto, koresponda membro de serba akademio (2018).

Alpár Losoncz
Persona informo
Naskiĝo7-an de julio 1958 (1958-07-07) (65-jaraĝa)
en Temerin
Lingvojanglahungaraserba
ŜtatanecoSerbio
Socialisma federacia respubliko Jugoslavio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Novi Sad - jurisprudenco (1988–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoekonomikisto
filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alpár Losoncz[1][2] naskiĝis la  7-an de julio 1958(nun 1958-07-07) en Temerin (Jugoslavio, nun en Serbio).

Biografio

Alpár Losoncz apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio, poste en Serbio. Li maturiĝis en gimnazio en Beĉej en 1977, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Novi Sad en 1981. Post la diplomo li instruis en la universitato kiel praktikanto, ekde 1988 asistanto, ekde 1995 docento, ekde 2005 profesoro. Li estis katedrestro inter 1998 kaj 2002, pli frue en 1988 li akiris sciencan gradon Ph.D. kaj ekde 1991 li prelegis ankaŭ en Scienca Universitato de Szeged.

Elektitaj libroj

  • Hiányvonatkozások (1988)
  • Moderna na Kolonu? (1998)
  • Suverenitet, moć i kriza (2006)
  • A hatalom(nélküliség) horizontja. Hommage à Új Symposion. (2018)
  • A formakereső ellenállás (2020)

Fontoj

Referencoj