Alfonso Portillo

Alfonso Antonio PORTILLO Cabrera (naskita la 24-an de septembro 1951) estas Gvatemala politikisto kiu servis kiel Prezidanto de Gvatemalo de 2000 al 2004.

Alfonso Portillo
Persona informo
Naskiĝo24-an de septembro 1951 (1951-09-24) (72-jaraĝa)
en Zacapa
Religioprotestantismo vd
ŜtatanecoGvatemalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materAutonomous University of Guerrero (en) Traduki
Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioPartio Respublika Institucia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alfonso Portillo
Familio
Edz(in)oEvelyn Morataya (en) Traduki
María Eugenia González (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li enposteniĝis la 14-an de januaro 2000, reprezentanta la Gvatemalan Respublikan Fronton (FRG), la partio tiam gvidita de emerita generalo kaj eloficigita militista reganto Efraín Ríos Montt (1926 – 2018) promesinte helpi la senhavulojn kaj redistribui la buĝetojn kaj rimedojn de la lando.

Post la fino de sia mandato li fuĝis al Meksiko pro la akuzoj kontraŭ li. En 2008 li estis ekstradiciita al Gvatemalo kaj liberigita sur kaŭcio. Frue en 2010, li estis arestita fare de la gvatemala polico post kiam Usono serĉis procesigi lin pro akuzoj de monlavado kaj postulis lian ekstradicion. La akuzo prezentita fare de la federacia tribunalo en Novjorko deklaras ke Portillo estas akuzita je defraŭdo de milionoj da dolaroj da publikaj financo dum sia prezidanteco en 2004-2000. Laŭ la akuzo, la ŝtelitaj fondusoj poste estis lavataj tra bankoj en Gvatemalo kaj Usono. En 2013 li estis ekstradiciita al Usono.

En 2014, dek jaroj post lia foriro kiel Prezidanto de Gvatemalo, Portillo petegis sian kulpon al koruptaj akuzoj en Usona tribunalo[1]. Ĉe la proceso Portio konfesis provi lavi 2,5 milionojn da dolaroj en Usono. Li ricevis la monon kiel subaĉeton de Tajvano kontraŭ la daŭra rekono de Gvatemalo en ĉi tiu lando. En februaro 2015, li finis servi sian punon en malliberejo en Denvero, kaj revenis al sia patrujo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj