Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin

rusa esperantisto

Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN (ruse Александр Михайлович Недошивин, 14-a de marto 1868 en Kazan – marto 1943 en Nico) estis rusa esperantisto.

Алекса́ндр Миха́йлович Недоши́вин
(Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN)
Nedoŝivin dum UK 1912
Nedoŝivin dum UK 1912
Persona informo
Naskiĝo14-an de marto 1868 (1868-03-14)
en Kazano
Morto28-an de februaro 1943 (1943-02-28) (74-jaraĝa)
en Nico
TomboRussian Orthodox Cemetery in Nice (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
LingvojEsperanto
ŜtatanecoRusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto (1910–) Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en1910
vdr

Dum 27 jaroj li estis imposta specialisto en financministerio, poste 10 jarojn advokato.

Esperantisto de 1910, li kunfondis la Esperanto-Societon en Kovno (Litovio) kaj en Petrogrado fondis Internacian Esperantan Komercan Ĉambron, kiu ricevis ankaŭ subvencion. Liajn Esperantajn laborojn partoprenis liaj edzino (mortinta en 1926) kaj filino.

En 1920 li transloĝiĝis eksterlanden kaj en 1927 pastriĝis. En 1928 li fariĝis paroĥestro en la rusa ortodoksa preĝejo en Leipzig.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.