Aleksandr Dejneka

Aleksandr Aleksandroviĉ Dejneka (ruse Александр Александрович Дейнека; naskiĝis la 8-an[jul.]/ 20-an de majo 1899[greg.], mortis la 12-an de junio 1969) estis soveta rusa pentristo, grafika artisto kaj skulptisto, konsiderata kiel unu el la plej gravaj rusaj modernismaj figuraj pentristoj de la unua duono de la 20a jarcento. Lia Kolektiva farmisto bicikle (1935) estis priskribita kiel grava ekzemplo de la stilo Socialisma Realismo.[1]

Aleksandr Dejneka
Persona informo
Naskiĝo8-an de majo 1899 (1899-05-08)
en Kursk
Morto12-an de junio 1969 (1969-06-12) (70-jaraĝa)
en Moskvo
TomboNovodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojrusa
ŜtatanecoRusia Imperio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materVkhutemas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo
ilustristo
fotisto
grafikartisto
skulptisto
pedagogo
universitata instruisto
poster artist (en) Traduki
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dejneka naskiĝis en Kursk[2] kaj studis ĉe la Ĥarkova Artolernejo (disĉiplo de Aleksander Lubimov) kaj ĉe VĤUTEMAS. Li estis fondinta membro de grupoj kiaj OST kaj Oktjabr,[3] kaj lia verko akiris ampleksajn eksponojn en ĉefajr ekspozicioj. Liaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj (el kiuj la plej fruaj estis ofte unukoloraj pro la malabundo de artaj materialoj) priskribas ĝenrajn scenojn same kiel laboron kaj ofte sportojn. Dejneka poste ekpentris monumentajn verkojn, kiaj La defendo de Petrogrado en 1928, kiu restas sia plej ikona pentraĵo, kaj La batalo de Sevastopolo en 1942, La ĉirkaŭoj de Moskvo. Novembro 1941 kaj La venkita ĉampiono. Liaj mozaikoj estas ĉefa trajto en la metrostacio Majakovskaja en Moskvo.

Dejneka estis entombigita en la Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

Selektitaj verkoj

Notoj

Eksteraj ligiloj