Alcubillas

Alcubillas [alkubIjas] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Alcubillas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoCiudad Real
Poŝtkodo13391 • 13...
Retpaĝaro[1]
Politiko
UrbestroAntonio Amador Muñoz
Demografio
Loĝantaro582  (2010)
Loĝdenso12,26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 8′ U (mapo)38.751944444444-3.134722222222238° 45′ N, 3° 8′ U (mapo)
Alto804 m [+]
Areo47,46 km² (4 746 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Alcubillas (Provinco Ciudad Real)
Alcubillas (Provinco Ciudad Real)
DEC
Situo de Alcubillas
Alcubillas (Hispanio)
Alcubillas (Hispanio)
DEC
Situo de Alcubillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcubillas [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas alcubilleros. La censita populacio en 2010 estis de 582 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,26 loĝ/km².

Demografia evoluo de Alcubillas inter 2001 kaj 2007

2001200220032004200520062007

673681664678672660619

Situo

Alcubillas estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 804 m; je 82 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo kaj je 11 km de Villanueva de los Infantes, ĉefurbo de la jurisdikcia teritorio. La areo de ties teritorio estas de 47.46 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°45′07″ N 3°08′05″ Ok.

Geografio

La vilaĝo limas kun Valdepeñas okcidente, kun Villanueva de los Infantes oriente, kun Alhambra norde, kun San Carlos del Valle nordokcidente kaj kun Torre de Juan Abad kaj Cózar sude.

Jabalón estas la ĉefa rivero de la komarko kaj unu el plej elstaraj de la maldekstra bordo de la Gvadiano. Tiu formiĝas ĉe Ojos de Montiel el 4 fontoj kiuj elfluas inter kalkaj terenoj, kaj post trapasi ĉe Alcubillas kuniĝas kun la rivero Oregón. Ĝi alfluas al Gvadiano ĉe Corral de Calatrava.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio

  • La plej antikva referenco estas en mapo araba de la jaro 747.
  • En 1213 ekposedas ĝin la Ordeno de Santiago. En 1274 Gonzalo Ruiz Girón donis privilegion al Montiel, per kiu oni donis al ĝi kaj Cózar kaj Alcubillas.
  • En 1539 sendependiĝis el alies kontroloj kaj ekhavante propran vilaĝestron.

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj